Percival Spencer Umfreville Pickering

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kemiisto Percival Spencer Umfreville Pickering. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pickering.

Percival Spencer Umfreville PICKERING (naskiĝis la 6-an de marto 1858, mortis la 5-an de decembro 1920 en Harpenden) estis brita kemiisto kaj hortikulturisto.

Percival Spencer Umfreville Pickering
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1858 (1858-03-06)
Morto 5-an de decembro 1920 (1920-12-05) (62-jaraĝa)
Profesio
Okupo kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li grandiĝis en riĉa familio kaj kapablis komenci sian karieron, konstruante sian propran laboratorion hejme. En 1881 li fariĝis lektoro en Kolegio Bedford de Londono, kie li restis ĝis 1887.

Pro laboratoria akcidento, li perdis unu okulon kaj sia sano plimalboniĝis. Li tiam iris en kamparon en la vilaĝon Harpenden. Kvar el la loĝantoj de la vilaĝo estis anoj de la Reĝa Societo de Londono, li fariĝis la kvinan en 1890.

De 1894, li estis direktoro de la eksperimenta fruktoproduktejo de Woburn, privata firmao kreita de li kaj de Herbrand Russell, duko de Bedford. Tie li provis plibonigi la hortikulturajn teknikojn.

En 1907, li malkovris eblecon stabiligi emulsiojn per fajnaj partikloj anstataŭ tensiaktivaĵoj. Tiu efiko estas nomata emulsio de Pickering[1], kvankam ĝin jam konstatis Walter Ramsden en 1903.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti