Perdikkas
Perdikkas (greke Περδίκκας, Perdikkas; ĉ. 355 - 321/320 a.K.) iĝis generalo en la armeo de Aleksandro la Granda kaj partoprenis en la kampanjo de Aleksandro kontraŭ Persio. Post la morto de Aleksandro, li plialtiĝis ĝis iĝi suprema komandanto de la imperia armeo kaj regento por la duonfrato de Aleksandro kaj intelekte mensfebla sukcedanto, Filipo Arideo (Filipo la 3-a).
Perdikkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 2005 en Orestis |
Morto | en Egiptio |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Antikva Makedonio |
Familio | |
Frat(in)oj | Atalante (en) kaj Alcetas (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto milita komandisto |
Li estis la unua el la Diadoĥoj kiu luktis por la kontrolo super la imperio de Aleksandro sed en siaj klopodoj establi povobazon kaj resti en kontrolo de la imperio, li faris malamikojn el ŝlosilaj generaloj en la macedonia armeo, Antipatro, Kratero kaj Antigono Monoftalmo, kiuj decidis ribeli kontraŭ la regento. Reage al tiu povega koalicio kaj provoko el alia generalo, Ptolemeo, Perdikkas invadis Egipton, sed kiam tiu invado malsukcesis, liaj soldatoj ribelis kaj mortigis lin.
Literaturo
redakti- Austin, M. M.. (1994) The Hellenistic world from Alexander to the Roman conquest: a selection of ancient sources in translation. Kembriĝo: Cambridge University Press.
- Peter Green, 1990, Alexander to Actium, pp. 3–15
- Hornblower, S kaj Spawforth, T (eld.), 2000, Who's Who in the Classical World, Oxford University Press, p 282
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- . Perdiccas.
- . Perdiccas. American Theological Library Association (2008).