Perdita Durango estas hispan-meksika filmo de 1997 reĝisorita de Álex de la Iglesia, kun stelulado de Rosie Pérez kaj Javier Bardem.

Perdita Durango
filmo
Originala titolo Perdita Durango
Originala lingvo hispana lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 31 okt. 1997, 29 okt. 1998
Ĝenro hororkomedio, agfilmo, komedia filmo, krimfilmo, amafera filmo
Kameraado Flavio Martínez Labiano
Reĝisoro(j) Álex de la Iglesia
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Barry Gifford • David Trueba • Álex de la Iglesia • Jorge Guerricaechevarría
Loko de rakonto Usono
Muziko de Simon Boswell
Rolantoj Rosie Perez • Javier Bardem • Harley Cross • Aimee Graham • Screamin' Jay Hawkins • James Gandolfini • Demián Bichir • Alex Cox • Don Stroud • Regina Orozco • Santiago Segura • Carlos Bardem • Miguel Galván • David Villalpando • Josefina Echánove • Katie Barberi • Abel Woolrich
IMDb
vdr

Perdita Durango estas mikso de nigra humuro, amo, sekso, santerio kaj agado (trilero). La protagonistoj estas supervirino senskrupula, Perdita Durango, kaj alloga murdisto, Romeo Dolorosa. Kidnapinte paron de riĉaj adoleskuloj, tiuj du malicaj roluloj entreprenas odiseadan veturadon tra akra suda Usono, por plenumi komision de mafiulo: transporti kargon de fetoj ekde la meksika landlimo ĝis Las Vegas.

La filmo estis la plej multekosta tiam en Hispanio, kun buĝeto de ĉirkaŭ 1 100 milionoj de pesetoj (6,5 milionoj de eŭroj), kvankam ĝi estis ege malsukcesa ĉe biletvendado (2 573 665 eŭroj).

La origina hispanlingva versio daŭras 10 minutojn plie kaj montras pli da sekso kaj violento ol la versio de Usono.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • "Perdita Durango": Rosie Pérez
  • "Romeo": Javier Bardem
  • "Duane": Harley Cross
  • "Estelle": Aimee Graham
  • Catalina: Demian Bichir
  • "Adolfo": Screamin' Jay Hawkins
  • "Doyle": Alex Cox
  • "Dumas": James Gandolfini
  • "Marcello": Don Stroud
  • "Shorty Dee": Santiago Segura
  • "Skinny": David Villalpando
  • "Doug": Miguel Galván

Literaturo redakti

  • Buse, Peter; Triana Toribio, Núria; Willis, Andy (2007). The cinema of Álex de la Iglesia. Manchester and New York: Manchester University Press. ISBN 978-0-7190-7136-2.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Perdita Durango en la hispana Vikipedio.