Perenye

vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario

Perenye [perenje] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. Ŝajnas, la nomo fontas el la slava prvine loknomo. La vilaĝo germane estas Premrendorf/Brünnersdorf.

Preĝejo de Perenye
Ĉefstrato de Perenye

Bazaj informoj

redakti

Poŝta kodo: 9722

Areo: 16  km²

Loĝantaro: 650

La vilaĝo situas inter Szombathely kaj Kőszeg, el tiu vojo mallonga sakovojo estas al la komunumo.

Historio

redakti

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste vivis tie keltoj kaj romianoj. En Perenye konstruiĝis preĝejo pri Sankta Agota en 1756. La vilaĝo havas 2 kapelojn omaĝe al Nepomuka Sankta Johano kaj Sankta Vendelo.