Perla Poeto

pseŭdonimo de la aŭtoro de la anglalingva poemo Perlo, el la 14-a jarcento

La Perla Poeto, en angla "Pearl Poet" aŭ la "Gawain Poet", estas la nomo, kiun oni donis al la aŭtoro de Pearl (Perlo), aliteracia poemo verkita en 14a-jarcenta mezangla. Ties aŭtoro ŝajne verkis ankaŭ la poemojn Sir Gawain and the Green Knight, Patience, kaj Cleanness; kelkaj fakuloj sugestas, ke tiu aŭtoro eble verkis ankaŭ Saint Erkenwald. Escepte pro tiu lasta (trovita en BL-MS Harley 2250), oni scias, ke ĉiuj tiuj verkoj estas konataj per sola transvivinta manuskripto de la Brita Biblioteko en la kolekto Cotton Nero A.x. Tiu verkaro inkluzivas kelkajn el plej bone konsiderata poezio verkita en la mezangla.

Perla Poeto
Pearl Poet.jpg
Persona informo
Naskiĝo
Lingvoj Meza angla [#]
Ŝtataneco Reĝlando Anglio [#]
Profesio
Okupo verkisto • poeto [#]
Aktiva dum 1375–1400 [#]
Verkado
Verkoj Siro Gawayn kaj la Verda Kavaliro ❦
Perlo ❦
Pureco ❦
Sankta Erkenwald ❦
Pacienco [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Perla Poeto restas neidentigita. Kelkaj fakuloj argumentis por atribui la poemon al iu John Massey, membro de la terposedantaro de Cheshire. Tiu atribuo de poemoj de Cotton Nero A.x ne estas vaste akceptita.

BibliografioRedakti