Permalojo

alojo de 80% da nikelo kaj 20% da fero

La permalojo[1] (angle permalloy IFA:[ˈpɝməˌlɔɪ]) estas magneta alojo el fero kaj nikelo malkovrita en 1914 de Gustav Waldemar Elmen de Bell Laboratories.

strio de permalojo

PriskriboRedakti

Konsistanta el proksimume 80% da nikelo kaj 20% da fero, ĝi havas altan magnetan permeablon kaj signifan  neisotropan magnetoresistancon. La valoroj de piezomagnetismo estas proksimaj al nulo kaj la koercitiveco estas malalta.

Permalojo havas relativan magnetan permeablon inter 50.000 kaj 100.000.[2]

UzoRedakti

Permalojo estas uzata en la transformatoroj kaj en la skribo- kaj legokapoj de la magnetaj registriloj (durdisko, bendoregistrilo ktp). Ĝi estas uzata ankaŭ en sensiloj por la mezuro de la magneta kampo.

HistorioRedakti

 
telekomunika kablo de kupro envolvita en permaloja bendo

Permalojo estis evoluigita frue en la 20-a jarcento por kompensi por la induktanco de la kabloj de telegrafoj.[3] Kiam estis metita la unua transatlantika submara kablo en 1866, oni  trovis, ke ĝia longeco kaŭzis distordon kaj reduktis la dissendrapidon de elektraj signaloj kaj sekve de la vortoj transdonitaj. La unua teoria klarigo de la kialo de tiu distordo estis farita de Oliver Heaviside en 1885.[4] La dana Carl Emil Krarup eltrovis ke ĉirkaŭvolvante la kablon per fera drato pliiĝis la induktanco, igante ĝin induktanco de ŝarĝo. La fero ne havis sufiĉe da magneta permeablo por kompensi la kablon. En 1914 Gustav Waldemar Elmen inventis permalojon kaj poste, en 1923, li malkovris, ke per termika traktado oni povas pliigi ĝian magnetan permeablon.

La nomo “permalojo” estas mallongigo de “permeabla alojo”.

NotojRedakti

Vidu ankaŭRedakti