Persepolo (komikso)

Tiu ĉi artikolo temas pri bildstria romano de Marjane Satrapi. Por la samnoma urbo en Persio, bonvolu rigardi Persepolo

Persepolo (france Persépolis) estas serio de nigra-blankaj grafikaj noveloj[1] en formo de aŭtobiografiaj bildstrioj de Marjane Satrapi (مرجان ساتراپی), origine eldonitaj en la franca lingvo en kvar volumoj inter 2000 kaj 2003 kiuj priskribas memoraĵojn el ŝia infanaĝo en Irano ĝis ŝia malfacila eniro en la plenkreskula vivo en Eŭropo, tiele rakontante la evoluon (aŭ malevoluon) de Irano vidita per la okuloj de eta ordinara knabino. Estante ambaŭ historia atesto kaj reflektado sur la temo identeco kaj ekzilo, Persepolo estis la plej granda eldona sukceso en la kampo de alternativaj bildstrioj en Eŭropo dum la jaroj 2000.

Persepolis
bildliteraturo serio • bildliteraturografika novelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Marjane Satrapi
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldonejo L'Association
Ĝenro grafika novelo • graphic memoir
Loko de rakonto Teherano
vdr

La verko estas nomata laŭ la antikva persa urbo Persepolo. En Usono, la Persepola serio publikiĝis per Pantheon, kiu konsideris ĝin natura progreso el ilia sukceso kun bildliteraturaĵoj kiel Maus de Art Spiegelman[2]. Ankaŭ la desegnaĵostilo de Satrapi en Persepolo baziĝas sur tiu de Spiegelman. Ĝi estas limigita al nigrablankaj bildoj kun simpla, klara linio[3] reflektante la tekston kaj ne inverse. Persepolo trovis grandegan popularecon post la publikigo (TIME Magazine inkluzivis ĝin en sia listo de la plej bonaj komiksoj de 2003). La filmita versio, Persepolo (filmo), ricevis multegajn premiojn[4].

Enhavo redakti

Kvar noveloj en du libroj redakti

Aperis en la serio 4 grafikaj noveloj en formo de du libroj: Persepolo 1 kaj Persepolo 2 (kiu estas kombino de Persepolo 3 kaj Persepolo 4). Ĉar Persepolo 1 kaj Persepolo 2 estas tiom malsamaj libroj en malsamaj merkatoj, referenci iun el la ses malsamaj versioj estas fonto de konfuzo.

Persepolo 1 rakontas la historion de Marjane, ankaŭ nomata Marji, dum ŝia infanaĝo iom antaŭ la irana revolucio dum la jaroj inter 1970 kaj 1980 dum kiu ŝi aŭdas pri torturado sub la reĝimo de la ŝaho, ŝi spertis fermadon de la universitatoj sub la nova registaro, vidis arestojn kaj humiligojn de familianoj fare de islamistoj sekve de kio ŝi devis adiaŭi de sia onklo, kiu sidis en la ekzekuto-ĉambro kiel spiono por Sovetunio. Ŝi ekscias ke ŝia deziro por ĝinzoj kaj okcidenta muziko ne plu estas tolerata kaj ke ŝi portu kaptukon malgraŭ ke ŝi malŝatas tion. Kuzo ŝia sendis leteron hejmen en kiu li priskribas la hororojn el la irana-iraka milito. Pro tiuj okazaĵoj la gepatroj sendis la filinon eksterlanden kiam ŝi estis 14jara.

Persepolo 2 donas pli da detaloj pri la vivo de Satrapi poste, dum la milito inter Irano kaj Irako.

Persepolo 3 priskribas ŝiajn gimnaziajn jarojn en Vieno, Aŭstrio.

Persepolo 4 priskribas ŝian reiron al Irano, kie ŝi universitatumis, edziniĝis, kaj pli malfrue eksedziniĝis, antaŭ ol ŝi translokiĝis al Francio, kie ŝi loĝas nun.

Tradukoj redakti

Tutmonde Persepolis estas tradukita en 25 lingvojn[5]. La anglalingva versio de la unuaj du francaj libroj ankaŭ estis tradukita per la edzo de Satrapi, Mattias Ripa, kaj per Blake Ferris.

Literaturo redakti

  • Patrick Gaumer, « Satrapi, Marjane », en Dictionnaire mondial de la BD (Monda vortaro de la bildstrio), Parizo : Larousse, 2010, p. 753

Filmigo de Persepolo redakti

De la verko ekzistas ankaŭ desegnofilmo, vidu Persepolo (filmo). La Farabi Cinema Foundation, kiu estas ligita al la irana registaro, protestis pri la elekto de la filmo por la filmkonkurso en Cannes, Francio, ĉar ĝi donus "falsan bildon pri la ekesto kaj de la atingoj de la Islama Revolucio"[6].

Referencoj redakti

  1. (angla) James Mottram: Persepolis - Intervjuo kun Marjane Satrapi. Arkivo : The List numero 601 (24-a aprilo 2008)
  2. (germana) Matthias Nass: „Rebellin unter dem Kopftuch“, (rebelino sub la kaptuko), recenzo en Die Zeit, la 29-an aprilo 2004, numero 19.
  3. (germana) „Die eigene Geschichte im Comic: Marjane Satrapi Arkivigite je 2007-10-01 per la retarkivo Wayback Machine: Persepolis I und II“ (en Interreta Arkivo), recenzo sur hr-online.de, la 19-a julio 2005.
  4. (hispana) Persépolis integral, Arkivigite je 2017-04-09 per la retarkivo Wayback Machine la 4-a aprilo 2015
  5. (germana) Petra Tabeling: „Das schreckliche Mädchen aus Teheran“ (la terura knabino el Teherano), recenzo en NZZ Online, la 26-an marto 2007.
  6. (angla) Ali Jaafar: „Satrapi blasts Iran's 'Persepolis' protest“, artikolo en variety.com, la 23-an majo 2007.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti