Marjane SATRAPI (perse: مرجان ساتراپی [marĝan satrapi] (n. la 22-an de novembro 1969 en Raŝt, Irano) estas irana-franca bildliteratura verkistino, artistino kaj filmreĝisorino. Ŝi ankaŭ ilustras infanlibrojn[1].

Marjane Satrapi
Persona informo
Naskonomo Marjane Ebrahimi
Naskiĝo 22-an de novembro 1969 (1969-11-22) (54-jaraĝa)
en Rasht County
Lingvoj persafrancaanglaitalagermanasveda vd
Ŝtataneco FrancioIrano vd
Alma mater École supérieure des arts décoratifs de Strasbourg • Lycée Français de Vienne • Islamic Azad University Central Tehran Branch • Islamic Azad University, South Tehran Branch • Razi High School vd
Subskribo Marjane Satrapi
Familio
Edz(in)o Mattias Ripa vd
Profesio
Alia nomo Marjane Satrapi vd
Okupo filmreĝisorobildliteraturistoscenaristo • romanisto • vidartisto • aktoroilustristoverkistoanimaciistokantoverkisto • pentristo vd
Aktiva en TeheranoParizo vd
Verkado
Verkoj Persepolo ❦
Embroideries ❦
The Voices ❦
Radioactive ❦
Chicken with Plums vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Satrapi estas plej konata pro sia bildliteratura aŭtobiografio "Persepolis" en kvar volumoj, en kiuj ŝi priskribas sian plenkreskiĝon sub la kondiĉoj de la irana islama revolucio kaj sian junecon en Eŭropo dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Satrapi kredas, ke ekzistas manieroj solvi problemojn de la mondo. Anstataŭ elspezi multe da mono por krei armilojn, laŭ ŝi landoj devas investi en stipendioj por studentoj por ebligi ke ili studi eksterlande. Tiel ili eble povus fariĝi bonaj kaj spertaj profesoroj en siaj propraj landoj, kvankam oni bezonas tempon por tia speco de ŝanĝo[2] [1].

Biografio redakti

La gepatroj de Satrapi estis edukitaj, kaj instruis ilian filinon pensi por si mem. Ŝi vizitis francan mezlernejon (Lycée Francais) en Teherano. Kiam ŝi estis 14-jara, la gepatroj de Satrapi sendis ŝin al Vieno, Aŭstrio, por lerni en pli libera lando. Kiam Satrapi estis 19-jara, ŝi revenis al Irano por studi dekoraciajn artojn ĉe la Teherana Belarta Lernejo. La ŝanĝo de la okcidenta mondo al Irano estis malfacila por ŝi.

En 1994, Satrapi transloĝiĝis al Strasburgo, Francio por studi arton dum 3 jaroj. Ŝi antaŭe loĝis en Aŭstrio kaj Svedio, sed nun loĝas en Parizo kun sia sveda edzo. Ŝi havas iranan kaj ekde 2006 ankaŭ francan civitanecon[1].

Bildstrioj redakti

  • Persepolis, eld. L'Association, Parizo
    1. Volumo 1, 2000 (ISBN 2-84414-058-0)
    2. Volumo 2, 2001 (ISBN 2-84414-079-3)
    3. Volumo 3, 2002 (ISBN 2-84414-104-8)
    4. Volumo 4, 2003 (ISBN 2-84414-137-4)
    • Kolekto de la 4 volumoj: Monovolume, 2007 (ISBN 978-2-84414-240-5)
  • 2001: "Les monstres n'aiment pas la lune" (La monstroj ne amas la lunon), eld. Nathan, Parizo
  • 2001: Ulysse au pays des fous kun Jean-Pierre Duffour, eld. Nathan, Parizo
  • 2001: Sagesse et malices de la Perse kun Lila Ibrahim-Ouali kaj Bahman Namwar-Motalg, eld. Albin Michel, Parizo
  • 2002: Ajdar, eld. Nathan, Parizo
  • 2003: "Broderies" (Brodaĵoj) pri sekretoj inter iranaj virinoj, eld. L'Association, Parizo, 2003 (ISBN 2-84414-095-5)
  • 2004: "Poulet aux prunes" (Kokaĵo kun prunoj), ankaŭ pri vivo en Irano, eld. L'Association, Parizo, 2004 (ISBN 2-84414-159-5)
  • 2004: Le Soupir, eld. Bréal Jeunesse, Rosny-sous-Bois

Filmoj redakti

En 2007 ŝi reĝisoris la desegnitan filmon Persepolis kune kun Vincent Paronnaud.

En 2013: La Bande des Jotas

En 2011 estis filmigita "Poulet aux prunes" ("Kokaĵo kun prunoj"), alia bildliteratura verko ŝia,

En 2014 ŝi reĝisoris la filmon The Voices, kiu premieris dum la Sundance Film Festival[3].

En 2019, Radioactive[4]

Premioj (elekto) redakti

  • 2005 Peter Pan-priset, sveda infanliteratura premio
  • 2005 Urhunden, sveda bildliteratura premio
  • 2004 Max-und-Moritz-Preis, germana bildliteratura premio
  • 2015 Premio Adamson de la plej bona internacia aŭtoro por la tuto de ŝia verkaro

Ekstera ligilo redakti

Eltiraĵo el Persepolis Arkivigite je 2012-12-05 per la retarkivo Wayback Machine angle

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) "Marjane Satrapi." Authors and Artists for Young Adults, vol. 55, Gale, 2004. Biography In Context.
  2. (en) "Marjane Satrapi - What I Wanted to Say" Random House, la 15-an de majo 2014
  3. (en) Premieres Sundance 2014, IndieWire, la 10-an de januaro 2014.
  4. (fr) Clément Cuyer, Marjane Satrapi s'attaque au biopic d'une grande figure historique, Allociné,‎ la 17-an de februaro 2017