Pervomajska distrikto (Krimeo)
Pervomajska distrikto (ruse Первомайский район, ukraine Первомайський район, krime-tatare Curçı rayonı) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto troviĝas en la norda stepa parto de la Krimea duoninsulo kaj limas norde la Krasnoperekopskan municipon, okcidente - la Razdolnan distrikton, sude - la Eŭpatorian municipon, oriente - la Ĝankojan kaj Krasnogvardejskan distriktojn. La administra centro de la distrikto estas urbotipa loĝloko Pervomajsko.
Pervomajska distrikto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Distrikto | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Ĉefurbo | Pervomajsko | ||||
- koordinatoj | 46° N, 34° O (mapo)45.71533.8567Koordinatoj: 46° N, 34° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 1 474 km² (147 400 ha) [+] | ||||
Areo | 1 474 km² (147 400 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 14 341 [+] (1939) | ||||
Denseco | 9,73 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Pervomajska distrikto | |||||
Vikimedia Komunejo: Pervomaiske Raion (Crimea) [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Pervomajska distrikto | |
---|---|
ruse Первомайский район ukraine Первомайський район krime-tatare Curçı rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • distrikto (rajon) de Sovetunio • raion of Crimea | |
La centro: | Pervomajsko |
Areo: | 1 474 km2 |
Loĝantaro: | 40 367 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 27,39 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6552 |
En la distrikto estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
0 1 39 2 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Ekonomie la distrikto estas tipa agrikultura regiono sen grandaj loĝlokoj kaj signifaj industriaj entreprenoj. Tra la distrikto pasas la aŭtovojo Simferopolo-Krasnoperekopsko; ĉiuj loĝlokoj de la distrikto estas interligitaj per busa trafiko.
Administra divido de la distrikto
redaktiLa Pervomajska distrikto havas 17 komunumojn, kiuj sume havas 1 urbotipan loĝlokon (Pervomajsko) kaj 41 vilaĝ(et)ojn.
Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj (estas esperantigitaj nur la nomoj de tiuj loĝlokoj, kiuj estas la centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas prezentitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
- Pervomajska komunumo
- Pervomajsko (Curçı)
- Makarovka (Tabor Kirey)
- Pŝeniĉnoje (Üçevli Orqa)
- Upornoje (Qıyat Orqa)
- Abrikosova komunumo
- Abrikosovo (Abrikosovo, krime-tatare Aygaşen)
- Aleksejevka komunumo
- Aleksejevko (Aleksejevka, krime-tatare Eski Ali Keç)
- Privolnoje
- Ĉernova komunumo
- Ĉernovo (Ĉernovo, krime-tatare Fraydorf)
- Kaŝtanovka (Totman)
- Sverdlovskoje (Devlet Ali)
- Griŝina komunumo
- Griŝino (Griŝino, krime-tatare Toqulçaq)
- Frunze
- Vipasnoje (Yapınca)
- Gvardejska komunumo
- Gvardejsko (Gvardejskoje, krime-tatare Aqçora)
- Bratskoje (Büyük Qoñrat)
- Jelenovka
- Kalinina komunumo
- Kalinino (Kalinino, krime-tatare Orman Acı)
- Levitanovka
- Kormova komunumo
- Kormovo (Kormovoje, krime-tatare Toğaylı)
- Ĉapajevo (Botaş)
- Tiĥonovka (Boz)
- Krestjanovka komunumo
- Krestjanovko (Krestjanovka, krime-tatare Sırt Caylav)
- Novaja Derevnja (Neydorf)
- Oktjabrska komunumo
- Ortjabrsko (Oktjabrskoje, krime-tatare Yudendorf)
- Kamenka
- Ostrovska komunumo
- Ostrovsko (Ostrovskoje, krime-tatare Qıyat)
- Melniĉnoje (Kütüke)
- Snegirjovka
- Pravda komunumo
- Pravdo (Pravda, krime-tatare Der Emes)
- Arbuzovo
- Matvejevka (Şigim)
- Saribaŝa komunumo
- Saribaŝo (Sarı Baş)
- Staĥanovka komunumo
- Staĥanovko (Staĥanovka, krime-tatare Beş Üy İlâq)
- Dalneje (Burçı)
- Stepna komunumo
- Stepno (Stepnoje, krime-tatare Muniy)
- Krilovka
- Susanina komunumo
- Susanino (Susanino, krime-tatare Büyük Buzav)
- Panfilovka (Ulan Eli)
- Rovnoje (Acı Atman)
- Vojkova komunumo
- Vojkovo (Vojkovo, krime-tatare Aybar)
- Dmitrovka (Oy Mamşaq)
- Otkritoje (Nayn Bront)
La loĝlokoj de la Pervomajska distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | Pervomajsko | ||
Vilaĝoj: | Abrikosovo • Aleksejevka • Arbuzovo • Bratskoje • Ĉernovo • Dalneje • Dmitrovka • Frunze • Gvardejskoje • Griŝino • Jelenovka • Kalinino • Kamenka • Kaŝtanovka • Kormovoje • Krestjanovka • Krilovka • Levitanovka • Makarovka • Matvejevka • Melniĉnoje • Novaja Derevnja • Oktjabrskoje • Ostrovskoje • Otkritoje • Panfilovka • Pravda • Privolnoje • Pŝeniĉnoje • Rovnoje • Sari-Baŝ • Snegirjovka • Staĥanovka • Stepnoje • Susanino • Sverdlovskoje • Tiĥonovka • Vipasnoje • Vojkovo | ||
Loĝloketoj | Ĉapajevo • Upornoje |