Petřvald (distrikto Karviná)

urbo en Ĉeĥio
(Alidirektita el Petřvald (Karviná))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petřvald

Petřvald estas minista urbo de Ĉeĥio. La urbo estas parto de distrikto Karviná, kiu situas en ĉeĥa parto de la historia Teŝina Silezio. Specifan karakteron donas al la urbo kaj al la tuta distrikto Karviná jam finita profunda minado de nigra karbo. Vivas ĉi tie 7 388 loĝantoj (2023).

Petřvald
germane Peterswald, pole Pietwałd
urbo
Petřvald, strato Stará Petřvaldská vintre (2010)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Petřvald
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Orlová
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Ŝoseo I/59
Rivero Petřvaldská stružka
Situo Petřvald
 - alteco 265 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 38″ N 18° 23′ 09″ O / 49.82722 °N, 18.38583 °O / 49.82722; 18.38583 (mapo)
Areo 12,63 km² (1 263 ha)
Loĝantaro 7 388 (2023)
Denseco 584,96 loĝ./km²
Fondo 1256
 - unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 435 41 ĝis 735 41
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 599085
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Petřvald (Karviná District)
Retpaĝo: www.petrvald.info
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Havířov, Šenov, Ostrava, Orlová kaj Rychvald.

Historio redakti

La unuan skribmencion pri vilaĝo Petřvald ni povas trovi en vroclava episkopujo el la jaro 1305. La vilaĝo estis parto de bohumína juĝeja distrikto ĝis la jaro 1868. Poste ĝi estis parto de distrikto Fryštát, ekde 1949 de administra distrikto Karviná.

La vilaĝo devene apartenis al princo Bolko. Tiu vendis ĝin en 1409 al Ondřej el Tworków al pola-ostrava senjorujo. En 1602 ĝi estis aldonita al Vratimov. Ĉirkaŭ la jaro 1790 aĉetis la posedaĵon Jan Larisch-Mönnich.

Evoluo de la vilaĝo estis tre influita je interŝanĝo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj per minado de nigra karbo, kiun oni komencis ĉi tie mini ekde 1833. Oni ekspluatis ĝin tra kelkaj neprofundaj ŝaktoj. Iom post iom la minado koncentriĝis en ŝaktojn nomataj Jindřich kaj Evžen. Ambaŭ fariĝis en 1859 posedaĵo de Jan Larisch-Mönnich. En 1899 estis malfermita minejo Alpinenschacht, ekde 1927 nomata minejo Václav. Iom post iom estis ĉi tie konstruitaj kelke da minejoj. En intermilita tempo ĉi tie estis fabriko por meblaro.

En 1938 Ĉeĥoslovakio estis sub premo de Germanio senigita je parto de teritorio kaj al la germana agresio aliĝis ankaŭ Pollando, kiu invadis kaj okupis Teŝinion, enhavanta ankaŭ vilaĝon Petřvald. Dum mallonga tempo poloj elvilaĝigis 5725 loĝantojn kaj ili malpermesis agadon de kelkaj ĉeĥaj societoj. La 1-an de septembro 1939 venis la okupacio germana, ekbrulis la dua mondmilito kaj Petřvald estis aligita al Germanio.

En postmilita tempo estis kunigitaj ĝisnunaj minejoj kaj estis kreita nacia entrepreno Minejo Julius Fučík, el aliaj estiĝis Minejo ĉeĥoslovaka pioniro.

La minado de nigra karbo sur la teritorio de la urbo estis finita en marto de 1998.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 503
18802 992
18903 994
19005 727
19107 352
19219 375
JaroLoĝantoj
193010 275
19509 983
19619 681
19708 120
19807 382
19916 769
JaroLoĝantoj
20016 811
20127 065
20147 095
20167 126
20177 155
20187 189
JaroLoĝantoj
20197 190
20207 237
20217 460
20227 396
20237 388