Peter Becker (reformaciisto)

Petrus BECKER (1491-1563) konata ankaŭ kiel Petrus Artopoeus (Koszalin,Okcidenta Pomerio, 1491 - Koszalin, Okcidenta Pomerio, 29-a de marto 1563) estis germana evangelia teologo, lingvisto, filologo, reformaciisto kaj aŭtoro de filologaj kaj teologiaj traktaĵoj krom "Grammatica Hebraica, Graeca & Latina".

Petrus Becker
(1491-1563)
Petrus Becker estis germana teologo.
Petrus Becker estis germana teologo.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1491 (1491-01-01)
en Koszalin
Morto 29-a de marto 1563
en Koszalin
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Königsberg
Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Becker studis teologion en la Universitato de Wittenberg, sub la gvidado de Marteno Lutero, Filipo Melanktono kaj tre eble Johannes Bugenhagen. Komence li laboris kiel instruisto en sia naskiĝurbo sed baldaŭ li kverelis kun la tiamaj papistoj kaj estis forpelita de la klerikularo. Do li iĝis instruisto en la latina lernejo en Rügenwalde.

Pli malfrue li estis nomumita rektoro de la urba lernejo en Ŝtetino en 1540. Kaj en Ŝtetino li estis la unua homo nomumita "pastor primarius" en la Preĝejo de Sankta Maria. Li estis amiko de la teologo Andreas Osiander, kiu laboris en la Universitato de Königsberg, kaj estis en korespondado kun li.

Kiam Becker venis sub suspekton de esti subtenanto de la pravigo-doktrino de Osiander, li estis arestita fare de princo Barnim la 11-a (1501-1573), kondukita al Belgard, Neustettin kaj finfine al Wollin. Becker faris publikan pardonpeton, kvankam la Ŝtetina konsilantaro konsideris la Osiandrismon kiel herezon kaj minacis lin, ne malpli ol la papeco. Becker refalis en siajn antaŭajn konsiderojn kaj estis tial malŝarĝita de sia posteno en 1556 surbaze de raporto de la Wittenbergaj teologoj kaj forpelita de Ŝtetino. Liaj skribaĵoj estis bruligitaj. Li tiam revenis al Koszalin, kie li vivis kiel privata civitano kaj mortis en 1563. Philipp Melanchthon helpis lin kaj ne lasis lin malriĉiĝi.

Sub la nomo Petrus Artopoeus li publikigis teologiajn verkojn kaj gramatikon de la hebrea, greka kaj latina lingvoj. Unu el liaj teologiaj verkoj estis metita sur la Indekson de Malpermesitaj Skriboj fare de Vatikano.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti