Peter Clissold
Peter CLISSOLD estas brita komandanto kiu verkis "Maristan Terminaron, Universala Esperanto-Asocio (1950) kaj poste estis kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri "maraferoj kaj ŝipoj".
Clissold debutis per romaneto "La marviroj" (en: Premiaj romanetoj. Rickmansworth 1947, p. 56-58. Sekvis lia marista terminaro en 1950 kaj malgranda traduko de Rudyard Kipling, "La fratoj de Maŭgli" en 1987. Li kontribuis al la nacia Esperanto-periodaĵo La Brita Esperantisto.
Eksteraj ligiloj redakti
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Peter Clissold en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Peter Clissold en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)