Ruĝabrida ibiso

(Alidirektita el Phimosus)

La Ruĝabrida ibisoNudabrida ibiso (Phimosus infuscatus), konata ankaŭ kiel Susuribiso, estas specio de birdo de la familio de Treskiornitedoj, en la monotipa genro Phimosus.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝabrida ibiso
Ruĝabrida ibiso
Ruĝabrida ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Phimosus
Specio: Ph. infuscatus
Phimosus infuscatus
(Wagler, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Bare-faced Ibis (Phimosus infuscatus) (28370845522).jpg
Bare-faced Ibis (Phimosus infuscatus) (28370845522)

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Sudameriko nome en norda Argentino, orienta Bolivio, centra kaj suda Brazilo, Kolombio, eble en Ekvadoro kaj Gujanoj, Paragvajo, Urugvajo kaj okcidenta Venezuelo. Ties natura habitato estas marĉoj.[2] La ĝenerala tendenco de la tutmonda populacio estas stabila.

Aspekto kaj kutimaro redakti

Temas pri svelta (46 al 55 cm longa) tre malhelbruna al nigreca ibiso kun tre ruĝaj beko (longa kaj subenkurba), kruroj (longaj kiel ĉe ĉiuj vadbirdoj) kaj nuda brida vizaĝo el bekobazo tre frunto al ĉirkaŭokulo, kio nomigas la specion laŭ la konuma nomo, dum la latina scienca nomo aludas al ties malheleco. La kolo estas longa kaj speciale malhela, nome preskaŭ nigra, sed povas montri brilajn malhelverdecajn nuancojn.

Ili manĝas en neprofunda akvo, inter inunditaj herbejoj kaj ankaŭ ĉe sekaj herbejoj, ĉefe vermojn, moluskojn, krustulojn, krabojn, insektojn ktp. Ili ripozas en arboj. Ili nestumas en kolonioj de 5 al 70 paroj. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn; kovado daŭras 21 al 23 tagojn kaj elnestiĝo okazas post kromaj 27 al 30 tagoj.

Subspecioj redakti

Oni konas tri subspeciojn de tiu birdospecio:

  • Phimosus infuscatus berlepschi Hellmayr, 1903
  • Phimosus infuscatus infuscatus (Lichtenstein, 1823)
  • Phimosus infuscatus nudifrons (Spix, 1825)

Referencoj redakti

  1. ITIS Report: Phimosus. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 28a de Junio 2012.
  2. "iucn"

Eksteraj ligiloj redakti