Nordpacifikaj albatrosoj

(Alidirektita el Phoebastria)

La Nordpacifikaj albatrosoj estas grandaj marbirdoj el la genro Phoebastria de la familio de albatrosojDiomedeedoj. Ili estas la plej tropikaj el la albatrosoj, kun du specioj (nome la Lajsana albatroso kaj la Nigrapieda albatroso) nestumantaj en la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj, unu en ĉetropikaj insuloj sude de Japanio (nome la Mallongvosta albatroso), kaj unu nestumante ĉe ekvatoro (nome la Galapaga albatroso ).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordpacifikaj albatrosoj
Galapaga albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Phoebastria
{{{specioj de subdivizio}}}

Phoebastria immutabilis
Lajsana albatroso
Phoebastria nigripes
Nigrapieda albatroso
Phoebastria irrorata
Galapaga albatroso
Phoebastria albatrus
Mallongvosta albatroso

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Ties taksonomio estas tre konfuza, kiel ĉe ĉiuj albatrosoj. Estas amplekse akceptita nune, baze sur molekula pruvaro kaj pro la registro de fosilioj, ke estas distinga genro nome Diomedea kie iam plej el la "blankaj" albatrosoj estis lokitaj sed ke nuntempe estas limigita al la "Grandaj" albatrosoj.[1] Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj.[2], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3] Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[4]

Specioj redakti

Genro Phoebastria – Nordpacifikaj albatrosoj

Tiu genro kaj Diomedea jam estis diverĝinta en la Meza Mioceno (antaŭ 12–15 mj). Oni konas kelkajn fosiliajn formojn, kiuj dekomence pruvas, ke Phoebastria estis iam distribuitaj ankaŭ en la Norda Atlantiko. La nuna distribuado estas tiele relikvo. La plej aĝa konata specio, P. californica, estis almenaŭ de la grando de la Mallongvosta albatroso kaj povus esti estinta praulo de tiu birdo.

Fosiliaj specioj

  • Phoebastria californica (Temblor Meza Mioceno de Sharktooth Hill, Usono)
  • Phoebastria anglica (Meza Plioceno – Komenca Pleistoceno de NC Atlantikaj marbordoj)
  • Phoebastria cf. albatrus (San Diego Fina Plioceno de Kantono San Diego, Usono) – iam Diomedea howardae
  • Phoebastria rexsularum
  • Phoebastria cf. immutabilis (San Pedro Pleistoceno de San Pedro, Usono)
  • Phoebastria cf. nigripes (San Pedro Pleistoceno de San Pedro, Usono)
 
Paro de Galapagaj albatrosoj

Priskribo redakti

La Nordpacifikaj albatrosoj gamas laŭ grando el 190 al 240 cm kaj ili ĉiuj havas mallongajn nigrajn vostojn.[5]

Kutimaro redakti

La manĝokutimaro de tiuj albatrosoj estas similaj al aliaj albatrosoj je tio ke ili manĝas fiŝojn, kalmarojn, krustulojn, kaj kadavraĵojn.[5]

Observoj faritaj dum junio de 2010 el priserĉa ŝipo de la Hokajda Universitato nome Oŝoro Maru en okcidenta Norda Pacifiko montris ŝajnan simbiozan rilaton inter fiŝaro de 57 Molaoj (Mola mola) kaj Lajsanaj kaj Nigrapiedaj albatrosoj. La molaoj estis infektitaj de mezoparazitaj kopepodoj el la genro Pennella kaj la albatrosoj estis vidataj forprenantaj tiujn parazitojn el la molaoj kiuj ŝajnis tre aktive klopodantaj allogi la albatrosojn.[6]

Por ripozo, ili elektas izolajn lokojn kaj la ino demetas ununuran ovon, kiun ambaŭ gepatroj kovas same kiel kunrespondecas por idozorgado. Ili estas monogamaj specioj, kaj ili ne ekreproduktiĝas ĝis ili estas 5–15jaraĝaj.[5]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Nunn, Gary B.; Cooper, John; Jouventin, Pierre; Robertson, Chris J. R. & Robertson Graham G. (1996). “Evolutionary relationships among extant albatrosses (Procellariiformes: Diomedeidae) established from complete cytochrome-b gene sequences”, Auk 113 (4), p. 784–801. doi:10.2307/4088857. 
  2. Sibley D. A. (2001)
  3. Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  4. Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  5. 5,0 5,1 5,2 Robertson, C. J. R., Michael Hutchins, Jerome A. Jackson, Walter J. Bock, Donna Olendorf, Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator, Grzimek's Animal Life Encyclopedia, Albatrosses (Diomedeidae), 2003, Gale Group, 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins, Farmington Hills, MI, isbn = 0-7876-5784-0, paĝoj 113–116
  6. Abe, T., Sekiguchi, K., Onishi, H., Muramatsu, K. & Kamito, T. (2012). “Observations on a school of ocean sunfish and evidence for a symbiotic cleaning association with albatrosses”, Marine Biology 159 (5), p. 1173. doi:10.1007/s00227-011-1873-6. 

Plia legado redakti