Pianotrio estas (ĉambromuzika) ensemblo, konsistanta el piano kaj du pluaj instrumentoj. La plej ofta instrumentigo estas piano, violono kaj violonĉelo. Famaj pianotrioj estas ekz. la Abegg Trio, la Beaux Arts Trio kaj la Trio Fontenay.

Same pianotrio estas tamen ankaŭ komponaĵo por la supre nomita okupado. Famaj verkoj estas ekz. la pianotrioj de Beethoven (ekz. op. 70/1 "Geistertrio"), la pianotrio d-minoro de Felix Mendelssohn Bartholdy samkiel pianotrioj de Haydn, Mozart, Schubert, Schumann, Brahms, Antonín Dvořák, Ravel, Ŝostakoviĉ, Ives, Ĉajkovskij, Smetana.

Ankaŭ en la ĵazo ekzistas la instrumentensemblo pianotrio, je kio jen plej ofte la instrumentoj piano, kontrabaso kaj drumo formas la trion (pli malofte eble piano, gitaro, kontrabaso). Gravaj reprezentantoj estis la Bill-Evans-Trio samkiel aktuale Brad-Mehldau-Trio. Ekde la 1960-aj jaroj la Jacques Loussier Trio (instrumentoj: piano, kontrabaso, drumo) kombinas muzikon el baroko, klasikismo kaj romantismo kun jazo.