Piastoj

(Alidirektita el Piastidoj)

Piastoj estis la unua historie konfirmita pola dinastio. Regante duklandon, la Piastoj unuigis polajn teritoriojn, kaj en 1000 fondis reĝlandon kun unua reĝo Boleslao la 1-a. Kun paŭzoj, la dinastio regis ĝis 1370 (dato de la morto de Kazimiro la 3-a, kiu ne havis idojn). Alia branĉo de la dinastio, la Sileziaj Piastoj, regis ĝis la 17-a jarcento en la sileziaj princlandoj, kiuj apartiĝis de Pollando kaj integriĝis en Bohemion kadre de la germanlingva Sankta Romia Imperio.

Piastoj
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Fino 1675 vd
Lando Reĝlando Pollando (1025–1385) • Bohemio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Piast la Radfaristo vd
Branĉoj Sileziaj Piastoj • Grandpollandaj Piastoj • Malgrandpollandaj Piastoj • Mazoviaj Piastoj • Kujaviaj Piastoj vd
Regadoj
Reĝoj de Pollando
Dum 1000-1370
Antaŭulo (duko altigita al reĝo)
Sekvanto Anĵuo-Sicilio
Reganto de sileziaj princlandoj
Sileziaj Piastoj
Dum ĝis 17-a jarcento
Duko de Bohemio
Boleslao la 4-a
Dum 1002-1003
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La vorto piast probable devenas de la nomo de ofico. Piast devis zorgi pri idoj de duko. Legenda prapatro de la dinastio, Piast, reprenis potencon de antaŭa suvereno, Popiel.

Vidu ankaŭ redakti