Pieter Engwirda

nederlanda esperantisto

Pieter Engwirda (naskiĝis la 1-an de septembro 1941 en Tilburg) estas nederlanda esperantisto.

Pieter Engwirda
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1941 (1941-09-01) (82-jaraĝa)
en Tilburg
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesia vivo redakti

Li ekstudis elektroteknikon en la superaj lernejoj de Haarlem kaj Enschede. Poste li sekvis la studadon en la komerca universitato Nijenrode.

Profesie Engwirda okupiĝis ĉefe pri internacia komerco en diversaj multnaciaj entreprenoj, interalie 16 jarojn en Parizo. Li emeritiĝis en 1996.

Esperanta agado redakti

Engwirda esperantiĝis en 2003.

Engwirda agadis per la sekvaj agadoj kaj postenoj por Esperanto:

  • Estrarano de Esperanto Nederland;
  • Aktiva membro de loka Esperanto-klubo (unue en Voorburg kaj post translokiĝo en Nijmegen);
  • Engwirda aktivis en la UEA projekto Ĝemelaj Urboj ekde ĝia lanĉado en 2004.
  • Engwirda partoprenis la kunvenojn pri ĝemelurboj dum la UK-oj ekde 2004.
  • Engwirda kreis kaj daŭre aktualigas paĝojn pri ĝemelurboj en Vikipedio.
  • En kunlaboro kun la tiama Ĝenerala Direktoro Osmo Buller en 2014 sendis demandaron “Ekkonu vian Urbon” al ĉiuj delegitoj en Nederlando kaj Belgio kun informojn por kompletigi iliajn urbopaĝojn en Vikipedio.
  • Engwirda organizis la projekton “Fariĝu ambasadoro de via urbo ĝemelita kun la urbo de la UK” dum la UK-oj de Hanojo (2012), Rejkjaviko (2013) kaj Bonaero (2014).
  • Dum la Nitra UK en 2016, Engwirda prezidis kunvenon pri Ĝemelaj Urboj kaj organizis la projekton “Renkontiĝo de reprezentantoj de Nitro kaj siaj Ĝemelaj Urboj dum la Nitra UK”.
  • Dum la SAT kongreso en Herzberg en 2016 Engwirda prezidis kunvenon pri Ĝemelaj Urboj.

Persona vivo redakti

Engwirda loĝis en interalie Tilburg, Parizo, Voorburg kaj Nijmegen. En sia libera tempo Engwirda volonte okupiĝas pri:

  • Loka dauriĝebla disvolvo;
  • Partoprenado en la kamaradecaj aktivaĵoj por psikiatriaj pacientoj;
  • Akompani mensajn handikapitulojn dum libertempaj aktivaĵoj.

En la pasinteco, Engwirda aktivis en la ĝemelurboj-organizo de la Uniĝintaj Komunumoj en Nederlando. Li ankaŭ aktivis en la loka komisiono pri ĝemeliĝo en Voorburg kaj poste Nijmegen. Engwirda estas landa respondeculo pri Ĝemelaj Urboj en Nederlando.