Piramido de Heliniko

La Piramidoj de Argolido, reference al kelkaj antikvaj strukturoj en la ebenaĵoj de Argolido, Grekio. La plej bone konata el tiuj estas konata kiel Piramido de Heliniko (en greka: Πυραμίδα του Ελληνικού). En tempo de la geografo Paŭzanio ĝi estis konsiderata tombo. Esploristoj de la 20-a jarcento sugestis aliajn eblajn uzojn.[1]

La Piramido de Heliniko.

La dimensioj de la ortangula konstruaĵo ĉirkaŭ la piramido de Heliniko estas 7.03 metrjo por 9.07 metroj. La eksteraj muroj staras je 60 grada angulo ĝis 3.5 metroj. La muroj poste iĝas vertikalaj por elteni la plankon de la konstruaĵo. La tuta monumento estas konstruita el griza kalkoŝtono el la distrikto en la formo de grandaj blokoj uzitaj en trapezoida/parte plurlatera sistemo.[2]

Notoj redakti

  1. Louis E. Lord, Watchtowers and Fortresses in Argolis, "American Journal of Archaeology", Vol. 43, No. 1 (Januaro - Marto, 1939), pp. 78-84 [1]
  2. "Greece." European Pyramids. N.p., n.d. Web. 15a de Aprilo 2012. [2].

Fontoj redakti

  • Theodore Wiegand, Monograph of 1901.
  • Louis E. Lord, The "Pyramids" of Argolis, Hesperia, Vol. 7, No. 4 (1938), pp. 481–527, COI:10.2307/146570, [3].
  • Louis E. Lord, M. Alison Frantz, Carl Roebuck, Blockhouses in the Argolid, Hesperia, Vol. 10, No. 2 (Apr. - Jun., 1941), pp. 93–112 COI:10.2307/146534 [4].
  • "Greece." European Pyramids. N.p., n.d. Web. 15a de Aprilo 2012. [5].