Piratpartio de Litovio
La Piratpartio de Litovio - litove Lietuvos Piratų Partija - estas politika partio en Litovio, kiu konsideras sin proksima parenco de la alilandaj Piratpartioj. La Piratpartio de Litovio aktivas, sed laŭ la stato de septembro 2013 ankoraŭ ne havas la oficialan agnoskon kiel politika partio kaj ankaŭ ne membras en la Internacia Piratpartio. Aldone laŭ la stato de septembro 2013 ĝi ankoraŭ ne disponas pri propraj, elektitaj membroj en la nacia parlamento Seimas aŭ en subŝtataj parlamentoj.
Piratpartio de Litovio | |
---|---|
Lietuvos Piratų Partija | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Ideologio | libera informa socio |
Retejo | http://piratupartija.lt |
Eksteraj ligiloj redakti
- retejo de la partio Arkivigite je 2015-11-06 per la retarkivo Wayback Machine (litove)
- paĝo en la retejo facebook (litove)