Piroska Szöllősy [piroŝka solOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szöllősy Piroska estis hungara subreto, dancisto. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Szabó Julianna Leopoldina Piroska, ŝia patro estis Lajos Szöllősy Szabó, ŝia fratino estis Róza Szöllősy, ŝia edzo estis Aleksandar Bačvanski, ŝia geedziĝa nomo estis Várhidy Sándorné [vArhidi ŝAndornE].

Piroska Szöllősy
Persona informo
Naskonomo Szabó Julianna Leopoldina Piroska
Naskiĝo 30-an de novembro 1838 (1838-11-30)
en Eger
Morto nekonata
en nekonata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Lajos Szöllősy Szabó Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Róza Szöllősy Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Aleksandar Bačvanski Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dancisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Piroska Szabó[1] baptiĝis la 11-an de januaro 1839 en Eger, ŝi mortis en nekonataj cirkonstancoj.

Biografio

redakti

Piroska Szöllősy lernis dancon de sia patro. Ŝi debutis en migra teatra trupo de József Szabó (teatrestro) en 1861, poste ŝi havis rolojn province kune kun sia patro kaj fratino. Ŝi havis sukcesojn pro spektaklo pri ĉardaŝo ankaŭ en la jam ne ekzistanta teatrejo en Buda, tamen ŝi ne estis dungita. Poste ŝi estis subreto province, ekzemple en Győr, Kolozsvár kaj Eger. Ŝi edziniĝis en 1866. Ŝia lasta vivperiodo estas nekonata.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti