Pjotr Egorov

(Alidirektita el Pjotr EGOROV)

Pjotr Egoroviĉ EGOROV (naskita en 1731; mortinta la 12-an de majo 1789) estis rusia arkitekto, partoprenanto en konstruado de la Vintra Palaco, Smolnij monaĥejo, kunaŭtoro de la kradaro de la Somera Ĝardeno en Sankt-Peterburgo.

Pjotr Egorov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1731 (1731-01-01)
en Ĉuvaŝio
Morto 12-an de majo 1789 (1789-05-12) (58-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Summer Garden
St. Catherine's Church, Pärnu
Church of the Nativity of Jesus
vdr

Li naskiĝis en 1731 en malriĉa ĉuvaŝa familio. Princo Egor Dadiani, kiu posedis la teron, kie troviĝis la vilaĝo de Pjotr Egorov, rimarkis la talentan knabon kaj donis al li bazan kleron. En 1755 la junulo venis al Sankt-Peterburgo por studi arkitekturon laŭ rekomendo de la princo.

La unua famiĝinta artaĵo de Pjotr Egorov datas el la jaro 1763. Preterveture de la urbo Pärnu (nuna Estonio), la imperiestrino Ekaterina la Granda promesis konstrui preĝejon tie. Kiel arkiteko estis nomunita Pjotr Egorov. La preĝejo, kiu post iom da tempo ricevis la nomo de Ekaterina ludis gravan rolon en la arkitekturo de Baltio. Laŭ ĝia modelo estis konstruitaj pluraj preĝejoj, ekz. en Tartu, Kurasaare (Estonio), preĝejo Petro kaj Paŭlo en Rigo ka.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.