Placo Charles-de-Gaulle

(Alidirektita el Placo Charles de Gaulle)

La placo Charles-de-Gaulle, antaŭe placo de l’Stelo (france, Étoile), situas en Parizo, ĉe la limo de pluraj arondismentoj. Ankoraŭ tre konata laŭ ĝia malnova nomo, ĝi oficiale estis nomita placo Charles-de-Gaulle post la morto de Charles de Gaulle, la 13-an novembro 1970. Centre de ĉi tiu placo, staras la Triumfa Arko.

Placo Charles-de-Gaulle
placo [+]

LandoFrancio
Arondismentoj8-a arondismento, 16-a arondismento, 17-a arondismento
KvartalojChamps-Élysées, Chaillot
SituoParizo
- koordinatoj48° 52′ 26″ N, 2° 17′ 41″ O (mapo)48.8738888888892.2947222222222Koordinatoj: 48° 52′ 26″ N, 2° 17′ 41″ O (mapo)

Longo240 m
Larĝo240 m

Kreo1670
Nomigo13-a de novembro 1970

EksnomoPlaco de la Stelo

Placo Charles-de-Gaulle (Parizo)
Placo Charles-de-Gaulle (Parizo)
DEC

Placo Charles-de-Gaulle (Francio)
Placo Charles-de-Gaulle (Francio)
DEC
Map
Placo Charles-de-Gaulle
Vikimedia Komunejo:  Place Charles-de-Gaulle (Paris) [+]
vdr

Ĉi tiu situo estas alirebla per stacio de metroo kaj RER: Charles de Gaulle - Étoile.

Priskribo redakti

 
Place Charles de Gaulle, Paris
 
La Placo de l'Stelo (Étoile) vidaĵo el aviadilo - la avenuo de Wagram estas tiu, kiu komenciĝas ĉe la maldeksta malsupra angulo

Dek-du grandaj rektaj avenuoj eliras de tiu placo kvazaŭ stelo, tiel la malnova nomo. Ekde la nordo kaj laŭ la direkto de hormontriloj:

  1. Avenuo de Wagram ekde la Dua Franca Imperio kaj antaŭe bulvardo de l'Stelobulvardo Bezons
  2. Avenuo Hoche : avenuo de la Reĝino-Hortense sub la Dua Imperio kaj bulvardo Monceau antaŭe
  3. Avenuo de Friedland ekde la Dua Imperio kaj bulvardo Beaujon antaŭe. Ĝi prolongiĝas per bulvardo Haussmann
  4. Avenuo de la Elizeaj Kampoj (Champs-Élysées)
  5. Avenuo Marceau : avenuo Josefina sub la Dua Imperio
  6. Avenuo de Iéna
  7. Avenuo Kléber : avenuo de l' Reĝo-de-Roma sub la Dua Imperio kaj bulvardo de Passy antaŭe
  8. Avenuo Victor-Hugo : avenuo de Eylau sub la Dua Imperio kaj avenuo de Saint-Cloud antaŭe
  9. Avenuo Foch : avenue du Bois (de Boulogne) sub la Tria Respubliko kaj avenuo de la Imperiestredzino (Eugénia de Montijo) sub la Dua Imperio
  10. Avenuo de l' Granda-Armeo ekde la Dua Imperio kaj avenuo de Neuilly antaŭe
  11. Avenuo Carnot : avenuo de Essling sub la Dua Imperio
  12. Avenuo Mac-Mahon : avenuo de Princo-Jérôme sub la Dua Imperio