Napoleono la 3-a
Charles-Louis-Napoléon Bonaparte (1808 - 1873), filo de Louis Bonaparte kaj Hortense de Beauharnais, svisa civitano de Salenstein en Kantono Turgovio, estis la unua Prezidento de la Franca Respubliko en 1848 kaj poste la dua imperiestro de la Francoj en 1852 sub la nomo Napoléon la 3-a.
Napoleono la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Napoléon III | |||||
Naskonomo | Charles Louis Napoléon Bonaparte | ||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1808 en Parizo, ![]() | ||||
Morto | 9-an de januaro 1873 (64-jara) en Chislehurst | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | ||||
Mortis per | sepso [#] | ||||
Tombo | Sarcophagus of Emperor Napoleon III [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | École militaire centrale fédérale de Thoune [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Familio Bonaparto [#] | ||||
Patro | Ludoviko Bonaparto [#] | ||||
Patrino | Hortense de Beauharnais [#] | ||||
Gefratoj | Napoleono Ludoviko Bonaparto • Napoleono Karolo Bonaparto • Charles de Morny [#] | ||||
Edz(in)o | Eugenia de Montijo [#] | ||||
Amkunulo | Alice Ozy • Eléonore Vergeot [#] | ||||
Infanoj | Napoleono Eŭgeno Ludoviko Bonaparto • Eugène Bure • Alexandre Bure [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • verkisto [#] | ||||
Aktiva en | Parizo [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivoRedakti
Naskiĝis ene de la Dinastio Bonaparte kiel filo de Louis Bonaparte kaj frato de Napoleono la 1-a, reĝo de Nederlando kaj Hortense de Beauharnais, filino de la Imperiestrino Joséphine. Fariĝis laŭ dinastia rajto, heredando post la sekvaj mortoj de sia pli aĝa frato kaj de Napoleono la 2-a. Sian junecon Napoleono la 3-a pasigis en la Kastelo Arenenberg en la komunumo Salenstein, distrikto Steckborn, Kantono Turgovio, Svislando. Kiel oficiro de la svisa armeo li akiris en la jaro 1832 la civitanecon de Kantono Turgovio kaj tiel de Svislando.
La 29-30-an de januaro 1853 li edziĝis al Eugenia de Montijo (5 majo 1826 – 11 julio 1920), grafino de Teba kaj do lasta Imperiestredzino de la francoj (1853-1870). Ili havis filon, Louis (oficiale Eugène-Louis-Jean-Joseph-Napoléon).
PuĉprovojRedakti
Post diversaj puĉprovoj en la 1830-aj jaroj Louis-Napoléon iris al ekzilo en Usono. Okaze de la morto de sia patrino en la jaro 1837 li revenis al Kastelo Arenenberg en Svislando. Francio postulis de Svislando la tujan ekziligon de Napoleono, sed ĉar li servis kiel oficiro de la svisa armeo kaj estis svisa civitano kaj honora civitano de Turgovio, Svislando rifuzis tion kaj donis pluan azilon al Napoleono.
KarceroRedakti
Ek de Anglio Napoleono faris novan puĉprovon, kiu fiaskis la 6-an de aŭgusto 1840 en Boulogne-sur-Mer. Li nun estis kondamnita al dumviva karcero en la fortikaĵo Ham, el kiu li sukcesis fuĝi la 25-an de majo 1846.
Prezidento de la franca respublikoRedakti
Dum la feburara revolucio en la jaro 1848 li revenis al Francio kaj estis elektita prezidento de la respubliko. Mallonge antaŭ la fino de sia oficperiodo Napoleono faris la 2-an de decembro 1851 ŝtatrenverson, kiu kondukis al sangaj luktoj en la tuta lando. Napoleono venkis en tiuj bataloj kaj la 21-an de decembro 1851 en publika baloto akiris diktatorecajn povojn.
Imperiestra kronoRedakti
La 21-an de novembro 1852 Napoleono okazigis baloton por la reinstituciigo de la imperieco. En la baloto 7 824 000 francoj voĉdonis kun "Jes" kaj nur 253 000 kun "Ne*. La 2-an de decembro 1852 Napoleono lasis sin deklari imperiestro de la francoj.
Lia regno finiĝis per la Francia-Prusia Milito.
Lia politika filozofio estas miksaĵo de romantikismo, aŭtoritateca liberalismo kaj utopia socialismo. Kvankam dum la lastaj jaroj li estis forta defendanto de la tradiciismo kaj katolika civilizacio.