Planeda diferenciĝo

En planedoscienco, la planeda diferenciĝo estas procezo per kiu la interno de planedo organiziĝas en tavoloj de malsimilaj densecoj.

Tiu aranĝiĝo rezultas de la ena varmiĝo de la planedo, dum ĝia formiĝo per akrecio (transformo de kineta energio al varmo), per natura radiaktiveco de iuj elementoj aŭ pro efiko de tajda forto.

Se parto de la planeda interno iĝas sufiĉe fluanta, pli densaj materialoj profundiĝas pro gravito, dum malpli densaj supreniras al la surfaco. Tio kuntrenas la formiĝon de planeda kerno ĉirkaŭita de mantelo kaj, foje, krusto. Ĉi tiu strukturo plurestas dum la iom-post-ioma malvarmiĝo de la planedo.

Roka planedo diferenciĝas kiam sia interno estas varmigata al almenaŭ 1 300 K. Male, glacia objekto diferenciĝas ek de la fandopunkto de sia materialo (≈ 0 aŭ 273 K por akvo, malpli por pli fandema materialoj).

Eksteraj ligiloj redakti