Plastado

(Alidirektita el Plasti)

Plastado estas la procezo kovri per mortero muronparieton. En plastado uzeblas mortero el cemento, kalko, tero, aŭ miksaĵo de tiuj antaŭe menciitaj.

Plastitaj domoj (per kalko) en Grekio.

En NPIV plasto estas Ĉiu modlebla aŭ ŝpinebla artefarita organika polimera substanco, ekz. bakelito, celuloido, nilono, polistireno ks

Laŭ Francisko Azorín plasti estas Kovri, ŝmiri malglatan supraĵon per mortero aŭ alia glueca, pasta substanco.[1] Li indikas etimologion el la greka plaste (formigaĵo) kaj de tie la latina emplastrum. Kaj li aldonas la terminon dikplasti, por plasti per dika ŝmiraĵo, laŭ dika tavolo.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 167.
  2. Azorín, samloke.