Platěnice estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de la komunumo Moravany, 1 km norde de ĝi, ĉe la rivero Loučná, en regiono Pardubice, distrikto Pardubice. Vivas ĉi tie 231 loĝantoj (2021).

Platěnice
vilaĝo
Vilaĝplaco en Platěnice
Oficiala nomo: Platěnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Moravany
Historia regiono Bohemio
Domoj 105 2009
Situo Platěnice
 - koordinatoj 50° 00′ 38″ N 15° 57′ 01″ O / 50.01056 °N, 15.95028 °O / 50.01056; 15.95028 (mapo)
Katastro 3,82 km² (382 ha) Platěnice
Tabulo Orientelba tabulo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Platěnice
Portalo pri Ĉeĥio

En Platěnice estis malkovrita kampo de mortocindraj urnoj de malfrugrada luzacia kulturo. Laŭ la vilaĝo estis nomita la kulturo silezio-platenica.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869333
1880363
1890377
1900374
1910384
1921405
JaroLoĝantoj
1930408
1950287
1961310
1970303
1980267
1991224
JaroLoĝantoj
2001238
2011245
2021231

Vidindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Egidio, la origina estas rememorata jam en la jaro 1349, nuntempa baroka preĝejo estis konstruita en la jaro 1748 laŭ planoj de T Haffenecker.

Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kun turo en okcidenta frontono kaj kun sakristio en suda flanko. La presbiterejo havas barelan volbon, la navo havas plataĵan volbon la subturejo kaj sakristio krucformajn volbojn. La ĥorejo estas ligna.

Aranĝaĵoj estas samformaj, plejparte de J. Teplý el Pardubice el la 3-a kvarono de 18-a jarcento. La ĉefaltaro estas kolona kun statuoj de Sanktaj Episkopoj kaj bildo de Sankta Egidio. Rokoka predikejo estas ornamita per reliefoj de la Ĝenerala Juĝo.

Statuo redakti

Statuo de Sankta Johano Nepomuka staras sur estinta tombejo ĉe la preĝejo. Estas datita 1744.

Pluaj fotoj redakti