Municipo Plchovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 317 inter Choceň kaj Borohrádek, 7 km norde de Choceň. Vivas ĉi tie 64 loĝantoj (2023).

Plchovice
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Plchovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Rivero Tichá Orlice
Situo Plchovice
 - alteco 271 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 35″ N 16° 10′ 42″ O / 50.04306 °N, 16.17833 °O / 50.04306; 16.17833 (mapo)
Katastro 2,87 km² (287 ha) Plchovice
Loĝantaro 64 (2023)
Denseco 22,3 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1342
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580783
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Plchovice
Retpaĝo: www.plchovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čermná nad Orlicí, Choceň, Újezd u Chocně, Kostelecké Horky kaj Bošín.

Partoj de municipo redakti

  • Plchovice
  • Smetana

Historio redakti

Jam el la 7-a jarcento devenas multaj arĥeologiaj memorindaĵoj el vilaĝoj Plchovice, Číčová, Plchůvky, Bošín kaj Darebnice kaj kelkaj el ili estas nun deponitaj en Nacia muzeo en Prago. La domaro Plchovice estis fondita fine de la 13-a aŭ komence de la 14-a jarcentoj, verŝajne post fondo de urbo Vysoké Mýto en la jaroj 1260 - 1264 kaj dominikala vilaĝo Smetana estis fondita nur komence de la 18-a jarcento. La unua skriba mencio pri Plchovice devenas el la jaro 1342 kaj pri domaro Smetana 1732.

En la jaro 1900 la vilaĝo suferis pro granda brulego, per kiu forbrulis preskaŭ duono de la domoj. Plchovice, kiu situas sur dekstra flanko de neregulita Tichá Orlice ofte suferas per inundoj. La 7-an de julio 1997 estis per sia alto kaj per kaŭzitaj damaĝoj la plej granda, t.n. "centjara" inundo (laŭ matematika verŝajneco venanta foje ĉiujn cent jarojn).

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869208
1880203
1890227
1900211
1910202
1921191
JaroLoĝantoj
1930191
1950121
1961105
1970108
1980113
199178
JaroLoĝantoj
200185
201482
201673
201771
201866
201965
JaroLoĝantoj
202066
202166
202262
202364

Memorindaĵoj redakti

  • Kapeleto estas el la duono de 19-a jarcento; ĝi estas malfruklasikisma kun bildo de Sankta Venceslao, signita "J. Neumann 1914",
  • ŝtona kruco apud la ŝoseo devenas el la jaro 1846.
  • irigacia kanalo el la jaro 1853 estis en la jaro 2005 proklamita "kultura memoraĵo"; konstruigis ĝin princo Ferdinand Kinský por akvumado de la herbejoj, enfluado de akvo en fiŝlagojn kaj provizado de bieno "Růženin dvůr" per akvo,
  • kampanileto en la vilaĝo Smetana estis konstruita verŝajne en la jaro 1829; la sonorilo estis en la jaro 1942 rekviziciita kaj la nova estis pendigita en la jaro 1947,
  • en Smetana estis en 1846 starigita statuo de Savinto koste de arbaristo Eckrt,
  • en la jaro 1869 estis sur tiu ĉi loko starigita fera kruco sur ŝtona soklo,
  • apud la vojo al Bošín starigis sinjorino Zemanová post nasko de la filo František en la jaro 1873 t.n. krucon de Zeman.

Vidu ankaŭ redakti

Fotoj redakti

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.