Ploština

Ploština estas pereinta paŝtista domaro de municipo Drnovice, proksime de Valašské Klobouky en Moravio, kiun la 19-an de aprilo 1945 naziistoj forbruligis kaj ĝiajn loĝantojn pro subteno de partizanoj masakris. La faron faris taĉmento de proksimume 220 armitaj viroj. Kreis ĝin verŝajne roto de (4 plotonoj) ZbV 31 Obst.Wienecky havanta sidejon en kasteleto (ĉirkaŭ 120), plu unu plotono de 25 viroj de slovaka speciala kontraŭpartizana taĉmento SS "Einheit Josef" havanta sidejon en lernejo kaj tridek membroj de gestapo el Zlín komandanta de leŭtenanto Wilhelm Heineck. La punkomando estis dividita en du unuojn kaj al ĉiu estis alvicigita proksimume 20 hundogvidantoj de Jagdkommando.

Ploština
pereinta vilaĝo
Ploština.jpg
Nacia kultura monumento Ploština
Oficiala nomo: Ploština
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Drnovice
Historia regiono Moravio
Montaro Vizovica montetaro
Situo Ploština
 - koordinatoj 49° 11′ 51″ N 17° 57′ 29″ O / 49.19750 °N, 17.95806 °O / 49.19750; 17.95806 (mapo)
Pereo 19-a de aprilo 1945
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ploština
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Murdiga komando de SS estis bone preparita kaj la agado estis zorgeme planita kaj realigita. La kontraŭpartizana taĉmento Josef post la agado gaje kantis por si kaj survoje ili pafis kontrauyx ĉiu persono, kiun ili renkontis. Viktimo fariĝis jam antaŭtagmeze Josef Vařák el Prlov. Pri la eventoj rakontas František Šašina el Drnovice n-ro 49.

Nacia kultura memorindaĵo Ploština

"Mi estis sur la kampo, proksima eble 15 minutoj de mia domo, eĉ kun mia edzino. Alkuris al ni Jan Polčák el Drnovice, li laboris sur aliaj senarbejoj sur konstruaĵo ĉe František Machů, ĉe kiu jam la bando de SS tiun tagon furiozis. Li diris, kiel ni ekvidos germanojn, ni kuru kiel eble plej malproksime de ili. Ni atendis ilin el tiu flanko, kie ili jam furiozis kaj tiuj jam estis malantaŭ ni, de Pozděchov. Apenaŭ ili ĝisiris al ni, ni devis iri kun ili ĝis Ploština al Zichidoj., tie ili haltis ĉe abeloj kaj mi eĉ kun Polčák en unu negardata momento fuĝis. Post momento mi revenis en sian domon, tiu jam estis brulanta el unu flanko. Mi volis almenaŭ ion savi, sed dume mi elportadis, tion la germanoj denove sub la manoj prenis al mi. Kiam mia domo estis jam en fajro, mi fuĝis. En mia kaŝejo mi aŭdis grandan lamentadon de tiuj, kiujn ili survoje kaptis kaj dumvive ili ĵetis ilin en la fajron. Estis bruligita la tuta mia loĝeja kaj mastruma konstruaĵoj kun la tuta loĝ- kaj mastrum-ekipaĵoj. Restis al ni nur tio, kion ni havis survestitaj. Mi havas tri infanojn de dek ĝis dek du jaroj."

Kiel ununura, kiu supervivis la enĵeton en la brulantan domon, estis Jan Machů. "Dum tio ni sttaris ĉe la brulanta domo kaj kiam la varmego prilekis nin, ni volis cedi. Sed malantaŭ ni staris la germanoj, kun donitaj bajonetoj puŝis nin reen kun la vortoj. "Ĉu vi timas?" Poste venis unu kaj proklamis: "Vi estos ekzekutitaj kiel viktimoj de la partizanoj." Li kaptis min je la ŝultro kaj ekriegis: "Ci estas partizano! Marŝu en la fenestron!" Mi devis salti tra la fenestro en la brulantan domon. Post tio la germanoj enĵetis tien manan grenadon, sed tiun mi kaptis kaj forĵetis de mi. Ĝi falinte tuj eksplodis. Mortinton mi forĵetis de sur mi, la fajro dume tra traboj en la ĉambron, mi sentis min terure, kiam mi imagis, ke mi ĉi tie dumvive bruliĝos. Mi elrampis en antaŭĉambreton. Sed de ĉi tie mi senĉese aŭdis pafadon kaj la voĉojn de germanoj. Tial mi enrampis en kameron. Tie mi trovis rastron kaj estis pro ĉio ĉi tiel konfuzita, ke mi pripensis pri tio, ke mi enfosus min en la teron."

Denove mi enrampis reen en la antaŭĉambreton - kaj poste, eĉ ne jam preskaŭ - por ke mi tiel diru - mi ne scias, tra kie mi propre eliris eksteren, mi rampis kvarpiede kvazaŭ hundo, nur finfine eklumis por mi denove klara lumo taga. Apenaŭ mi aliĝis al la vojo, kiu dekliniĝas suben, mi ekruliĝis ĝis arbustaro. Kvarpiede mi trabatis min tra la arbustaro kaj la teruro estis kun mi, kio okazos, se denove ekvidos min iu germano. Fine la arbaro! Mi kuris sur la montoj ĝis noktomezo, eble tio estis pro la nura ĝojo, ke mi savis min antaŭ tiel terura morto.

Ĝis fino de la milito li estis enmasonita en brika monteto ĉe najbaroj. Sekve post renverso komunistoj malliberigis lin kaj forprenis al li partizanan emeriton post tio, kiam li proklamis, ke eĉ kiam la partizanoj observis la forbruligon, per batalo por ŝirmi la popolon ili ne intervenis. En la tempo de baldaŭa totaliteco li estis malliberigita en malliberejo en Uherské Hradiště. Li mortis en la jaro 1988.

Pri tiu ĉi evento verkas en libro Smrt si říká Engelchen (La morto diras al si Engelchen) verkisto Ladislav Mňačko, kiu fine de la milito estis membro de la partizana taĉmento Ploština, kiu riproĉis al si, ke ili ne ŝirmis la senarbejistojn kaj restis al li ĝis la morto en lia animo Ombro de Ploština. La interveno kontraŭ superforto, pri kiu ili sciis, helpus al neniu, sed estis ebleco la loĝantojn forkonduki en arbaron kaj doni al ili ŝirmon. Samtempe okazus persekutado de personoj de la hundogvidantoj kaj sian laboron la komando farus en alia loko kun la sama intenco. La partizanoj ne antaŭsentis, ke la germanoj tiel ĉi daŭrigi kaj okazos ekstermo kaj bruligo de la tuta domaro. Ja la germanojn nur furiozigis ekspolodoj de la grenadoj de kaŝita municio kaj ili komencis amase enĵetadi la virojn en la brulantajn domojn. Esplordemandadoj estis drastaj kaj la viroj estis batitaj ĝissange. La partizanoj pripensis, ke se ili ne estos ĉi tie trovitaj, do ili savos la senarbejistojn, sed kio ne korespondas kun sperto kaj la eventoj en Leskovec la 3-an de aprilo. La plej devena dokumento pri la tragedio en Ploština estas publikaĵo PLOŠTINA AKUZAS!, kiun verkis kaj en la jaro 1947 kaj proprakoste eldonis pastro el Újezd Vladimír Růčka. La alia vido al la tragedio kaj la rolon de la partizanoj proponas televida ludata dokumento Ploština – sanga senarbejo (2003),[1] en kiu partoprenis Jaroslav Pospíšil.

En la malgranda domaro komune kun la ĉirkaŭaj senarbejoj vivis proksimume kvindek civitanoj kaj la eventon observis ankaŭ filino Zichová, kiu ŝirmis malgranan suĉinfanon en la brakumo proksime de la arbaro. Ŝia patro spite al ŝia peto revenis en brulantan garbejon por jungilaro kaj li estis fare de germanoj mortigita. La eventon supervivis ankaŭ pli aĝa civitano Jan Stružka, kiun la germanoj rilate al lia progresinta aĝo ne mortigis.

ReferencojRedakti

  1. Ploština - krvavá paseka

Eksteraj ligilojRedakti