Poběžovice (kastelo)

Poběžovice (ankaŭ Ronšperk) estas burgo alikonstruita en barokan kastelon en samnomata urbo en distrikto Domažlice. Ĝi situas en centro de la urbo sur nekarakteriza monteto en supermara alteco proksimume 440 m. Ĝi estas protektata kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Poběžovice
kastelo
Fasado de la konstruaĵo en antaŭburgejo
Oficiala nomo: Poběžovice
Kromnomo: Ronšperk
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Poběžovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Poběžovice
 - alteco 440 m s. m.
 - koordinatoj 49° 30′ 40″ N 12° 48′ 12″ O / 49.51111 °N, 12.80333 °O / 49.51111; 12.80333 (mapo)
Stiloj gotika arkitekturo, baroka arkitekturo
Konstruado post 1459
 - alikonstruo 1682–1695, 1-a kvarono de la 18-a jarcento
Nuntempa posedanto Urbo Poběžovice
Konstruintoj Dobrohost z Ronšperka
 - pluaj posedantoj Švamberkidoj, Thun-Hohensteinidoj, Coudenhoveidoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Castle Poběžovice
Retpaĝo: www.zamekpobezovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

En la urbo menciata unuafoje en la jaro 1359 ekzistis burgejo de neklara lokumigado. La burgon fondis Dobrohost z Ronšperka, kiu akiris Poběžovice-on en la jaro 1459. En la jaro 1510 konkeris la burgon reĝa soldataro de Vladislao Jogajlido gvidata de Zdeněk Lev z Rožmitálu, por ke ili haltigu rabemajn ekskursojn de Zdeněk Dobrohost z Ronšperka, filo de Dobrohost, kiu fuĝis el la lando kkaj la senjorujon dividis liaj fratoj Volf kaj Václav. Plej malfrue en la jaro 1526 la burgon akiris Albrecht z Gutštejna, kiu pli poste lombardis ĝin, sed fine en la jaro 1542 vendis al fratoj Bartoloměj kaj Jan ze Švamberka. Švamberkidoj la burgon renesance alikonstruis, sed post malsukceso de nobelara ribelo ili perdis la posedaĵon, kaj la reĝa kamerao en la jaro 1522 vendis ĝin al Severin Táhlo z Horšteina. Post li alternis vico da posedantoj, el kiuj pilzena hetmano kaj praga advokato Matyáš Bohumír z Vunšic post edziĝo kun Anna Feliciánová Pachtová z Rájova meritis pri baroka alikonstruo en la jaroj 1682–1695. Pluaj familioj, al kiuj Poběžovice apartenis, estis ekzemple grafoj el Königsfeld, Thun-Hohensteinidojgrafoj el Coudenhoven. En la kastelo restadis grafino Mitsuko Coudenhove-Kalergi, kiu estas ankaŭ konata el kastelo en Horšovský Týn.

Pluaj fotografioj redakti