Horšovský Týn (kastelo)

La ŝtata burgo kaj kastelo Horšovský Týn situas en historia centro de urbo Horšovský Týn. El la norda kaj la okcidenta partoj ĝi estas ĉirkaŭita de ampleksa kastela parko en nature pejzaĝa stilo. Sur la norda kaj la orienta flankoj estas burgaj fosaĵoj. La burgo kaj la kastelo situas sur roka terlango, sub la burgo troviĝas ampleksa historia kelaro elhakita en rokaĵo.

Horšovský Týn
kastelo
Kastela fasado
Oficiala nomo: Horšovský Týn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Municipo Horšovský Týn
Historia regiono Bohemio
Situo Horšovský Týn
 - koordinatoj 49° 31′ 47″ N 12° 56′ 32″ O / 49.52972 °N, 12.94222 °O / 49.52972; 12.94222 (mapo)
Stiloj romanika arkitekturo, gotika arkitekturo
Konstruado 13-a jarcento
Nuntempa posedanto Ĉeĥio
Konstruinto Johano la 3-a el Dražice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Arkitektoj Augustin Galli
Josef Schulz
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Castle Horšovský Týn
Retpaĝo: www.zamek-horsovskytyn.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Burga en Horšovský Týn (1868)

Burga kelaro redakti

Burga kelaro en Horšovský Týn troviĝas en burgo kaj kastelo en historia centro de urbo Horšovský Týn (prononcu Horŝovski Tin), 10 km norde de urbo Domažlice (prononcu Domaĵlice).

La burga kelaro estas en subterejo de gotika episkopa gardburgo, kiu estis per alikonstruoj ŝanĝita en komfortan renesancan fortikigitan kastelon kun parko kaj ĝardeno.

La hodiaŭa kelaro estas devene teretaĝo de la episkopa palaco. Du grandaj spacoj havas konservita devenajn, ĝis nun neriparitajn plafonojn el la 13-a jarcento. La episkopa gotika burgo havis super ili sole unu etaĝon. Sub la burgo troviĝas plua sistemo de keloj, kiuj ne estas ĝis nun dokumentigitaj kaj alirebligitaj. Dum estis ekkonita unu longa kelo kun ĉeloj, kondukanta sub kortego.

El la devena burgo konserviĝis ankaŭ pluaj teretaĝaj spacoj, parto de turo kaj frue gotika kapelo, kiu parte eskapis al katastrofa incendio en 1547.

La frue gotika burgo en la loko de hodiaŭa kastelo, kies konstruon finigis en la 2-a duono de la 13-a jarcento episkopo Jan la III-a el Dražice, apartenis al pragaj episkopoj ĝis husanaj militoj. Ĝi ja rezistis al husanoj, sed reĝo Sigismondo la 1-a enlombardigis ĝin al tiama burggrafo en Horšovský Týn al Zdeněk el Dršťky kontraŭ granda financa pruntepreno kaj ekde tiu tempo ĝi jam ne plu revenis al la episkopoj. Post incendio, el vico da posedantoj Jan pli juna Popel el Lobkovice meritis en la 16-a jarcento pri ties alikonstruo en reprezentantan renesancan sidejon.

Tra la kastela komplekso kondukas 5 vizitvojoj. Vizitvojo – la burgo (la renovigita episkopa palaco inkluzive de frue gotika kapelo) kondukas en la gotikan kelaron. Vizitvojo 2 – la kastelo prezentos loĝadon de nobelaro de la 16-a jarcento ĝis la 20-a jarcento kaj unikan portretan galerion de la ĉeĥaj regantoj, 3 – kuirejo alirebligas kolektaron de kuriozaj ekspoziciaĵoj kaj 4 – la burggrafa palaco havas ekspozicion de komunaj kolektaĵoj de la kastelo kaj de urba muzeo, kaj kastelan rajdistejon. La konstruaĵoj ĉirkaŭas ampleksa angla parko kun areo 40 ha.

Pluaj fotoj redakti