Poemo de l'Plugisto
Poemo de l' Plugisto estas longa esperantlingva poemo, verkita de Ĥristo Gorov (Ĥrima) kaj eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1930. La teksto ampleksas 62 paĝojn.
Poemo de l' Plugisto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ĥristo Gorov | |
Eldonjaro | 1930 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | SAT | |
Paĝoj | 62 | |
Enhavo redakti
En la poemo la aŭtoro priskribas parte membiografiajn travivaĵojn pri la proleta ribelo en Bulgario dum septembro 1923. Nova versio de tiu teksto, kun sufiĉe gravaj stilaj kaj ideaj ŝanĝoj aperis multe pli malfrue en alia poemaro de Ĥrima, Ribela Kordo.
Eksteraj ligiloj redakti
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "poemo de l'plugisto".
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo