Malfermi la ĉefan menuon

Pollingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la pola lingvo
(Alidirektita el Pollingva vikipedio)

La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.

Pollingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-pl.png
Retadreso pl.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo pola
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 17/10/2019
Artikolnombro 1 365 647
Profundeco 30.1
Paĝoj 3 105 498
Redaktoj 57 544 245
Uzantoj 987 108
Aktivaj uzantoj 4 129
Administrantoj 102
Dosieroj 272
Information icon.svg
vdr

La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 17-an de oktobro 2019 ĝi enhavas 1 365 647 artikolojn.

Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti