Pomar de Valdivia [poMAR debalDIbja] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. La loknomo Pomar de Valdivia estas komprenebla etimologie kiel Pomarbaro de Valdivia, kiel aludo al la subkomarko La Valdivia. Estas aludo al la nomo ankaŭ pere de pomarbo en la blazono.

Pomar de Valdivia
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34813
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 484  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 46′ N, 4° 10′ U (mapo)42.773888888889-4.1694444444444Koordinatoj: 42° 46′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 963 m [+]
Areo 80 km² (8 000 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Pomar de Valdivia (Provinco Palencio)
Pomar de Valdivia (Provinco Palencio)
DEC
Pomar de Valdivia
Pomar de Valdivia
Situo de Pomar de Valdivia
Pomar de Valdivia (Hispanio)
Pomar de Valdivia (Hispanio)
DEC
Pomar de Valdivia
Pomar de Valdivia
Situo de Pomar de Valdivia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pomar de Valdivia [+]
vdr

Du el ties submunicipoj, nome Cezura kaj Lastrilla, estas du eksklavoj de la provinco Palencio ene de la municipo de Kantabrio nome Valderredible. Ekde 2017, Pomar estas en la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Geografio redakti

 
Pejzaĝo kaj preĝejo de Cezura.
 
Lastrilla.
 
Revilla de Pomar (2018).
 
Villaescusa de las Torres.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 80,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 475 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 1 350 el 1900 kaj 30 nur el 2000. Ĝi distas 104 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:

  • Báscones de Valdivia
  • Camesa de Valdivia
  • Cezura (eksklavo en Kantabrio)
  • Helecha de Valdivia
  • Lastrilla (eksklavo en Kantabrio)
  • Pomar de Valdivia (municipa ĉefurbo)
  • Porquera de los Infantes (preĝejo de Sankta Maria en la foto de la tabelo)
  • Quintanilla de las Torres
  • Rebolledo de la Inera
  • Respenda de Aguilar
  • Revilla de Pomar
  • Villaescusa de las Torres
  • Villallano
  • Villarén de Valdivia

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti