La Valdivia estas natura komarko de la provinco Palencio, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi enhavas malgrandan parton de la supra baseno de la rivero Pisuerga, sur la deklivaro de la Kantabra Montaro, kaj povas esti konsiderata kiel pluigo de Campoo al teroj de la provinco Palencio. Ties historia kaj praktika ĉefurbo estas Aguilar de Campoo.

Valdivia aŭ La Valdivia en nordoriento de naturaj komarkoj de la provinco Palencio.

La komarko, inter la Montaña Palentina kaj La Lora de la provinco Burgoso, estas aktuale formata de apenaŭ tri municipoj, nome la jenaj:

Are, tiuj triopaj municipoj okupasa areon de 370 km², kun loĝantaro de 9 213 personoj (INE, 2010); la urbo Aguilar de Campoo, kun 6 450 loĝantoj en la urba kerno, koncentras ĉirkaŭ 70% de la komarka loĝantaro.[1]

Praktike, oni povus konsideri aldonon de la municipoj Brañosera, en la oriento de la Montaña Palentina, kaj Berzosilla, ĉe la supra valo de la rivero Ebro, same kiel La Zalima, malgranda parto de la teritorio de Salinas de Pisuerga.

Estas diversaj vidindaĵoj, nome la urbo Aguilar, monaĥejoj, preĝejoj kaj la akvorezervejo de Aguilar.

Notoj redakti

  1. Nomenclátor: relación unidades poblacionales de España, 2010 (INE)