Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bercy

La Ponto de Bercy (france Pont de Bercy) estas ponto super la rivero Sejno kiu ligas la 12-an arondismenton kun la 13-a arondismento de Parizo.

Ponto de Bercy
Pont de Bercy

Ponto de Bercy

Ponto de Bercy
metro bridge • arkoponto
Situo
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Paris
Komunumoj Parizo
Koordinatoj 48° 50′ 17″ N, 2° 22′ 30″ O (mapo)48.8380562.375Koordinatoj: 48° 50′ 17″ N, 2° 22′ 30″ O (mapo)
Transiras Sejno
Ecoj
Tipo Arkoponto
Longo 175 m
Larĝo 40 m
Materialo ŝtono kaj ŝtalbetono
Konstruado
Datoj de konstruo Inter 1863 kaj 1864
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Ponto de Bercy (Francio)
Ponto de Bercy (Francio)
DEC
Ponto de Bercy
Ponto de Bercy
Ponto de Bercy

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Ponto de Bercy (Parizo)
Ponto de Bercy (Parizo)
DEC
Ponto de Bercy
Ponto de Bercy
Ponto de Bercy
Map
Ponto de Bercy
vdr

Historio redakti

La Ponto de Bercy estis konstruita por anstataŭigi antaŭan pendoponton kiu estis inaŭgurita en 1832 kaj kies strukturo estis nesufiĉa por elporti la tiaman trafikon. Tial, inter 1863 kaj 1864 oni konstruis multe pli rezistan ponton.

En 1904, la strukturo estis plilarĝigita de 5,50 metroj por povi subteni viadukton de la linio 6 de la Metroo de Parizo.


 
Metroo de Linio 6

En 1986, estis decidita denova plilarĝigo por aldoni tri pliajn lenojn. Tiucele oni duobligis la ponton konstruante alian similan kaj simetrian al la tiama. Ambaŭ diferenciĝis nur per la uzita materialo tial ke la nova ponto estis farita el ŝtalbetono kovrita per ŝtono por daŭrigi la stilon de la malnova. La konstrulaboroj, komencitaj en 1989, finiĝis en 1992 kaj estis konfiditaj al novklasika arĥiteko Christian Langlois, fakulo pri restaŭrado kaj pliampleksigo de malnovaj konstruaĵoj.[1]

Referencoj redakti

  1. Pont de Bercy (france). Planète TP. Arkivita el la originalo je 2015-11-19. Alirita 6 de novembro 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Puente de Bercy en la hispana Vikipedio.