Popeye (filmo)

1980 filmo de Robert Altman

Popeye [POPaj] estas usona muzika komedia filmo el 1980 reĝisorita de Robert Altman kaj produktita de Paramount Pictures kaj Walt Disney Productions. Ĝi baziĝas sur bildstria rolulo de la sama nomo. La scenaro estis skribita fare de Jules Feiffer, kaj en ĝi aktore prezentiĝis Robin Williams[1] kiel Popeye la Maristo kaj Shelley Duvall kiel la amikino de la maristo, nomata Olive Oyl. La rakonto sekvas la aventurojn de Popeye kiam li alvenas en la fikcia urbo Sweethaven.

Popeye
la vilaĝo de Popeye farita por la filmo en Malto
la vilaĝo de Popeye farita por la filmo en Malto
longa filmo
Originala titolo Popeye
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 dec. 1980, 17 dec. 1981
Ĝenro romantika komedio, muzika filmo, pirata filmo, aktorludita kinematografio
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Robert Altman
Produktisto(j) Robert Evans
Scenaro Jules Feiffer • E. C. Segar
Filmita en Malto • Anchor Bay
Muziko de Harry Nilsson
Rolantoj Robin Williams • Shelley Duvall • Ray Walston • Paul L. Smith • Paul Dooley • Richard Libertini • Donald Moffat • Roberta Maxwell • Donovan Scott • Klaus Voormann • Linda Hunt • Dennis Franz • Van Dyke Parks • Bill Irwin • Roberto Dell'Acqua • Allan F. Nicholls
Produktinta firmao Paramount Pictures 
Walt Disney Pictures 
King Features Syndicate 
Hearst Corporation
IMDb
vdr

La filmo premieris la 6-an de decembro 1980 en Los-Anĝeleso kaj ekprezentiĝis en la resto de Usono la sekvan semajnon Ĝi atingis enspezojn de 6,3 milionoj da usonaj dolaroj en sia komenca semajnfino, kaj 49,8 milionojn de usonaj dolaroj tutmonde, kontraŭ buĝeto de 20 milionoj de usonaj dolaroj.

Notindas ankaŭ la vilaĝo de Popeye farita por la filmo en Malto, kiu daŭre estas turista altiraĵo.

Referencoj redakti

  1. Eric Spitznagel (la 12-an de aŭgusto 2014). Popeye Estas la Plej Bona Filmo Iam Farita de Robin Williams. Alirita aŭgusto 13, 2014.

Vidu ankaŭ redakti