La Pordego Kambrono estas enirejo de islama deveno situanta en la okcidento de la urbo de Toledo, Hispanio, al kiu oni eniras el tiu parto tra la murego. Ties nomo devenas de la dornaj plantoj, Rhamnus catharticus, nome kambronoj, kiuj kreskis tiuloke. Ĝi estis nomata ankaŭ Pordego de la Judoj, ĉar estas la natura enirejo al la iama juda kvartalo de Toledo kaj proksime situantis la laŭmore bestobuĉejoj de kaj islamanoj kaj judoj.

Pordego Kambrono
urba pordego [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 34″ N, 4° 1′ 56″ U (mapo)39.859338888889-4.03225Koordinatoj: 39° 51′ 34″ N, 4° 1′ 56″ U (mapo)

Pordego Kambrono (Kastilio-Manĉo)
Pordego Kambrono (Kastilio-Manĉo)
DEC
Pordego Kambrono
Pordego Kambrono
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Pordego Kambrono
Vikimedia Komunejo:  Puerta del Cambron, Toledo [+]
vdr
Ekstera fasado de la Pordego Kambrono.

Ties aktuala aspekto estas rezulto de la rekonstruo realigata el 1572 al 1577 en kiu oni rebaptis ĝin kiel "pordego de Sankta Leokadio", nome patronino de la urbo, kies figuro prezidas, sub la blazono de la reĝo Filipo la 2-a, la internan parton.

En la interna korto estas skribaĵo kiu diras jene: SON LIBRES DE PORTAZGO LOS VECINOS DE TOLEDO Y DE SUS MONTES Y DE LOS LUGARES DE LA JURISDICION, nome nur la loĝantoj de Toledo kaj ties ĉirkaŭoj ne devis pagi por trapasi la pordegon.

Averto de la Pordego Kambrono.

Tiu monumento suferis gravajn damaĝojn en 1936, dum la Hispana Enlanda Milito.