Portala diskuto:Komputiko/Terminologiaj disputoj

Komputilo-komputero-komputoro redakti

Ofte inter esperantistoj ekflamiĝas diskutoj: kia termino estas taŭga, ĉu komputilo aŭ komputero? Por klarigi la situacion necesas esplori fontojn.

La Antaŭparolo de la Komputada Baza Terminaro komenciĝas ĝuste per temo de uzo de la terminoj:

“La nuna vortaro estis finverkata antaŭ dek jaroj (sekve ĉirkaŭ 1975 j). Unu de la kaŭzoj, pro kiu ni ne publikigis ĝin ĝis nun, estis, ke ni baldaŭ konstatis, ke la komence enkondukita de ni termino “komputero”, kvankam ĝi troviĝas en la Plena Ilustrita Vortaro (PIV), ne estis akceptata de granda plimulto de fakuloj. Antaŭ nelonge farita enketo konfirmis nian observon. Nekonforme al PIV kaj senkonsidere, ke PIV donas al “komputi” kaj sekve al “komputilo” tute alian signifon, la plimulto voĉdonis por tiu ĉi termino, postulinte, ke la radikvorto “komputi” estu denove difinota. Do por gardi la principon de la lingva unueco, ni forĵetis la terminon “komputero”, anstataŭis ĝin per “komputilo” kaj ŝanĝis la definon por “komputi”. Do:

* komputilo – Elektronika aŭtomato por produkti informojn per plenumado de aritmetikaj, komparaj, logikaj, modifaj kaj/aŭ transmetaj operacioj ĉe datenoj. Komputada Baza Terminaro, 1985. Vorto komputero estas uzata nur unufoje en la Antaŭparolo.

* komputilo, komputero, komputoro: aŭtomata rimedo por prilabori datumojn per operacioj indikataj per programo. Estas tre grave, ke la termino “komputilo” kaj ties radiko “komputil” estas abunde uzata en kapo de diversaj artikoloj (ekz komputila algebro, komputila arketekturo, komputila klero, komputila reto, komputilego, komputilizita fabrikado, komputilizita instruado, komputil-nedependa, komputilreta poŝto kaj alia). Krom tio, la saman situacion ni vidas en mem artikoloj (ekz en artikolo paralelado estas uzata jena frazo: La komputilo havas plurajn procesorojn …). Tamen mencion pri vortoj “komputero” kaj “komputoro” ni vidas nur po unu fojo, ĝuste en artikolo “komputilo”. Do S. POKROVSKIJ uzas nur terminon “komputilo”. --P.Fiŝo 05:51, 17. Okt 2007 (UTC)

Jen kion diras al ni vikiserĉilo:
  • komputilo estas uzata en 865 artikoloj
  • komputoro - en 20 artikoloj
  • komputero - en 12 artikoloj

Do, respondo estas klara: necesas uzi terminon komputilo --P.Fiŝo 06:06, 17. Okt 2007 (UTC)

Procesoro-procesilo redakti

Ankoraŭ unu akra disputo estas dediĉita al uzo de vorto procesoro. Jen ekzemplo de diskuto, kiu ekflamis en Vikipedio:

Estimata VerdLanco, mi komprenas vin. Kaj vi komprenas min :) Mi provos ne plu uzi evitindan komputoron. Nun mi meditas kia termino plitaŭgas procesoro, proceziloprocesilo. Helpu al mi. --P.Fiŝo 14:04, 8. Apr 2005 (UTC)

Pri procesoro / procezilo / procesilo mi ne povas diri, kiu vorto "venkos". Mi persone preferas procezilo, sed vi vidos, ke en mia redaktado de via artikolo pri IEEE 1284 mi ne ŝanĝis vian uzon de procesoro. (Tamen, mi ŝanĝis centra procesoro al la ne malkutima vorto ĉefprocesoro — sed tion ni povos diskuti pli.)
--VerdLanco\(diskutu) 14:22, 8. Apr 2005 (UTC)
Kontraste al vi, kara nordano, mi konsideras procezilo malrekomendinda pro la signifo de procezo. Cetere saluton al la plej bela urbo de Norvegio! Montanesko 14:34, 8. Apr 2005 (UTC)
Al mi pli plaĉas procesoro, kvankam pli esperantece verŝajne estos procesilo. --P.Fiŝo 14:44, 8. Apr 2005 (UTC)
Ankaŭ kelkaj gravaj vortaroj preferas "procesoro".
En PIV 2 estas uzata procesoro kaj mi pluuzu ĝin--P.Fiŝo 13:36, 11. Apr 2005 (UTC)

En PIV2 estas tute certa formo "procesoro", do uzi "procezilo" estas strange--213.145.35.224 10:48, 22. Mar 2005 (UTC)

Fakte, PIV2002 havas ankaŭ procezilo, sed kun sago sendanta al procesoro, kiu estas do laŭ ĝi preferata formo. Lingvano 11:39, 22. Mar 2005 (UTC)

Verdire al mi estas iomete tede veni al la artikolo ek de tria provo. Certo tio karakterizas miajn cerbokapablojn :). Tamen mi proponas movi la paĝon al procesoro. Do, mi invitas ĉiujn pridisputi la ideon.--P.Fiŝo 15:19, 12. Apr 2005 (UTC)
Mi ĵus spektis en Guglo kaj jen: procesoro - 766; procezilo - 50; procesilo - 11.--P.Fiŝo 15:30, 12. Apr 2005 (UTC)

Mi ĝis nun diris procezilo, sed mi nun agnoskas, ke procesoro estas pli kutima vorto, kaj mi ne forte kontraŭas ekuzi tiun vorton anstataŭe. --VerdLanco\(diskutu) 15:44, 12. Apr 2005 (UTC) Citita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Procezilo"

Kb, kb, KB, kB aŭ KiB? redakti

Saluton!
Mi ŝanĝis Kb al KB en la artikolo Historio de tekokomputiloj. Vi demandis, ĉu ne devas esti kBKiB anstataŭ KB. En mia lingvouzo, la prefikso k signifas 1 000, dum la prefikso K signifas 1 024, kaj la litero b signifas bito, dum la litero B signifas bitoko. Se sekvi tiun regulon, la ĝusta unuo estu KB, laŭ mi, ne kB, kvankam la diferenco ne estas tre granda. (Pri KiB mi neniam aŭdis.)
--VerdLanco\(diskutu) 20:20, 11. Apr 2005 (UTC)

KiB estas 'oficiala' kaj laŭgrade populariĝas; serĉu pri ĝi en la reto. KB por 1024 B ne estas tre utila: ĝi estas facile konfuzebla, kaj ne ekzistas analoga solvo por MB, GB, ktp. Ĝuste ĉe la pli grandaj prefiksoj pli gravas la distingo. (Aŭ eble oni povus argumenti, ke MB ĉiam signifas 1.000.000 B ...) Pri B kaj b mi konsentas, sed bedaŭrinde la ĝenerala publiko multe intermiksas tiujn. Lingvano 21:20, 11. Apr 2005 (UTC)
Kio estas KiB? Por mi tute klare estas KB. De kie aperis litero i? Ja internacie estas uzata K por signifo de ::mil - 1000. Tiusence 1024 estas same mil, sed duume.
Se paroli pri uzo de bB, do estas tute klare: b - estas bito, kaj B - estas ::bitoko.--P.Fiŝo 11:33, 1. Nov 2007 (UTC)
Ki, Mi, Gi kpt. estas definita oficiale de IEC (International Electrotechnical Commission) en Decembro 1998. [1] --Hugoxrosa (diskuto) 17:21, 28 Okt. 2013 (UTC)

Vortfarado kaj tradukproblemoj redakti

Por la vortfarado kaj tradukproblemoj vidu tie kaj ĉi tie. 90.25.235.151 14:04, 13. Sep 2008 (UTC) (Estas franclingva, sed necesus esperantigi tiujn tekstojn.)

Ve, mi ne posedas la lingvon --P.Fiŝo 06:26, 19. Sep 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Komputiko/Terminologiaj disputoj".