Portuñol (lingvo)

Portuñol ([portuNJOL] vorto formata de la hispanaj vortoj portugués kaj español) aŭ portunhol (portugala skribo) estas supozata mikslingvo aŭ socia kutimo, kiu miksas hispanajn kaj portugalajn vortojn, vorterojn aŭ frazojn.

Blue, landoj kie la hispana estas la oficiala lingvo. Flave, Brazilo, kie la portugala estas la oficiala lingvo. Verde, zonoj de ebla uzado de portuñol.

Priskribo redakti

La portuñol (aŭ portugala literumado: portunhol, portanhol, en Esperanto portunjoloportanjolo) estas grupo de lingvaj variantoj kun karakteroj devenaj kaj de la portugala kaj de la hispana. Ĝi troveblas inter la parolantoj de kelkaj lingvaj areoj limaj inter tiuj du lingvoj; tio okazas en kelkaj partoj de Sudameriko - zonoj de la aktualaj landlimoj de Brazilo kun ŝtatoj de Hispanameriko - kaj en la Iberia Duoninsulo - zonoj de la landlimo de Hispanio kun Portugalio -, kaj historie, en la Kanariaj Insuloj, pli precize en La Palma.[1]

Neformale oni uzas la terminon portuñol ankaŭ por tiu parolmaniero de parolanto de portugala kiam klopodas paroli la hispanan sen la taŭga studado aŭ regado de la hispana kaj reciproke. Ju pli alta estas la scipovo de la dua lingvo, des malpli oni povas paroli pri portuñol kaj pli bone pri la normala lingvo parolata de aliligva parolanto. La uzado de tiu parolmaniero okazas ĉefe pro kulturaj, veturaj kaj komercaj rilatoj, ofte akcelitaj pro familiaj rilatoj, ekzemple pro miksaj geedzecoj.

La geografia areoj en la Iberia Duoninsulo kie oni parolas portunjole kune kun aliaj pli specifaj variantoj estas ekzemple ĉirkaŭ la portugalaj urboj Barrancos, Miranda do Douro, Elvas kaj la hispanaj urboj Olivenza, Badajoz kaj aliaj. En Sudameriko ĝi estas parolata almenaŭ en landlimoj de ĉirkaŭ 6 landoj: Brazilo, Argentino, Urugvajo, Venezuelo, Kolombio kaj Paragvajo.

Tipoj de portuñol redakti

Estas kelkaj tipoj de portuñol, kiel la urugvaja portuñol.

Studadoj redakti

La mikslingvo kaŭzis multajn lingvistikajn studojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti