La esprimo poststrukturismo indikas malsamajn alirojn kaj metodojn en la homaraj kaj sociaj sciencoj, kiuj unue aperis en Francio fine de la 1960-aj jaroj kaj kiuj traktas kritike en malsamaj manieroj la rilaton inter lingva praktiko kaj socia realeco. La decida faktoro ĉi tie estas la opinio, ke lingvo ne nur bildigas la realon, sed ankaŭ kreas ĝin per siaj kategorioj kaj distingoj. Tipe, tiu perspektivo ankaŭ estas rilata al foriro de objektivisma vido de socio kiu rigardas sociajn faktojn kiel necesaj; anstataŭe, la malsamaj eblecoj (eventualaĵo) de sociaj evoluoj estas emfazitaj.

Verkistoj kies verkoj estas ofte karakterizitaj kiel poststrukturistoj estas: Roland Barthes, Jacques Derrida, Michel Foucault, Gilles Deleuze, Judith Butler, Jean Baudrillard, Julia Kristeva kaj Jürgen Habermas, same kial aliaj de la Frankfurta Skolo, kvankam multaj teoriuloj foje nomitaj "poststrukturistoj" malakceptis tian etikedon.[1]

La ekzistadisma fenomenologio estas grava influo; Colin Davis argumentis, ke la poststrukturistoj povus esti nomitaj ankaŭ "post-fenomenologoj".[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Harrison, Paul; 2006; "Post-structuralist Theories"; pp 122-135 en Aitken, S. kaj Valentine, G. (eld); 2006; Approaches to Human Geography; Sage, London.
  2. Davis, Colin (28an de Majo 2013). Levinas: An Introduction (en angla). John Wiley & Sons. ISBN 9780745666129. Konsultita la 27an de Aprilo 2019.