Pralibertarianismo

miksaĵo inter usonaj prakonservismo kaj dekstra libertarianismo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri miksaĵo inter dekstra libertarianismo kaj usona socia konservismo. Por informoj pri la originala ideologio, kiu nomiĝis libertarianismo, vidu la artikolon liberecisma socialismo.

Pralibertarianismo estas formo de dekstra libertarianismo, evoluigita de la anarki-kapitalistoj Murray Rothbard kaj Llewellyn Rockwell, kiu kombinas prakonservismajn socian filozofion kaj kulturajn valorojn kun ekstrema libertarianisma kontraŭstarado al la intermetiĝo de registaroj. La termino estas vortokunfando inter prakonservismo kaj libertarianismo, do la prefikso "pra" temas pri la supozita praeco de tia konservismo en usona historio. Ĝi nepre ne konfuziĝu kun liberecisma socialismo (liberecanismo), la unua ideologio, kiu nomiĝis libertarianism, kaj kies subtenantoj originale popularigis la terminon en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj.

Pralibertarianoj vidas aliajn dekstrajn libertarianojn kiel morale koruptaj. Laŭ Rockwell, la ideologio evoluiĝis por kontraŭstari la "socian progresemon" de dekstra libertarianismo. En sia eseo pri "La argumento por pralibertarismo," li akuzis dekstrajn libertarianojn pri "malamo de la Okcidenta kulturo." Li argumentis, ke "pornografia fotografio, 'libera' pensado, kaoza pentrado, sentona muziko, malkonstrukta literaturo, Bauhaus-a arkitekturo, kaj modernismaj filmoj havas nenion komunan kun la libertariana politika agendo." Pri prakonservistoj, li diris, "ni obeas, kaj ni devas obei, tradiciojn pri maniero kaj gusto."

Laŭ Matthew Sheffield, eseisto en Washington Post, pralibertarianismo influis la Interretan ekstremdekstran movadon alt-right, kies anoj supoze estas la ĉefaj subtenantoj de la prezidenta kandidato Donald Trump en 2016. Ĝi supoze ankaŭ influis ekstremajn dekstrajn movadojn en la Unuiĝinta Reĝlando, Kanado kaj Pollando.