Viena Prater

(Alidirektita el Prater)

Prater estas naturparko en la regiono inter la rivero Danubo kaj la Danuba Kanalo, en Leopoldstadt, la 2a urbodistrikto de Vieno.

Viena Prater
Publika parko
parkoapudurba ripozumejo [+]

Koordinatoj48° 12′ 58″ N, 16° 23′ 44″ O (mapo)48.21611111111116.395555555556Koordinatoj: 48° 12′ 58″ N, 16° 23′ 44″ O (mapo)
Areo6 km² (600 ha) [+]

Viena Prater (Vieno)
Viena Prater (Vieno)
DEC
Viena Prater
Viena Prater
Map
Viena Prater

Vikimedia Komunejo:  Prater [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Volksprater redakti

 
Rigardo al Volksprater el la Riesenrad

La nordokcidenta parto de Prater estas amuza parko, ĝi nomiĝas Volksprater (Popola Prater) aŭ Wurstelprater (Arlekena Prater). La simboloj de Wurstelprater estas la "Calafati", kiu estis iam figuro en karuselo "Zum Calafati" laŭ la iluziisto, karusel- kaj gastejo-posedanto Basilio CALAFATI kaj la Watschenman ("Vangfrapulo": artefarita viro kiun oni povas vangfrapi). Plej videbla estas Wiener Riesenrad (Viena Radego), kiu estas spektoradego kaj unu el la vidindaĵoj de Vieno.

Grüner Prater redakti

 
Heustadlwasser en la Verda Prater

La reston de Prater oni kutimas nomi Grüner Prater (Verda Prater). Ĝi estas tre natur-aspekta parko.

Hauptallee redakti

 
Hauptallee

Hauptallee (ĉefaleo) estas la plej grava strato tra Prater. Hodiaŭ ĝi estas tute senaŭta kaj uzata ĉefe de biciklantoj, ĉevalrajdantoj kaj kurantoj.

Ĝi komenciĝas ĉe la granda trafikcirklo Praterstern (Praterstern), sur kiu troviĝas interalie la monumento de la i. kaj r. admiralo Tegetthoff (ferokonstruaĵo el la jaro 1897) kaj kiu estas grava trafika nodo de Vieno (kun du metroaj linioj, pluraj tram- kaj buslinioj kaj regiona trajntrafiko). Ĝi poste kondukas tutrekte preter la Volksprater kaj tra la Verda Prater ĝis la Lusthaus (plezurdomo), kie ĝi finiĝas.

Liliputbahn redakti

 
Trajno de Liliputbahn kun vapora lokomotivo

Liliputbahn estas etŝpura (381 mm) parka fervojo tra la nordokcidenta parto de Prater, trafikanta de marto ĝis oktobro. Dum semajnfinoj, festotagoj kaj aliaj specialaj tagoj, trafikas tie ankoraŭ vaporaj lokomotivoj, alie ĝi uzas dizellokomotivojn.

La komenco de la fervojo (Prater Hauptbahnhof, "ĉefstacio") troviĝas proksime al la Riesenrad, en Volksprater. Poste la trajnoj pluiras laŭ la limo de Volksprater kaj baldaŭ atingas la haltejon Schweizerhaus-Luftburg, ĉe la restoracio Schweizerhaus. Tiu haltejo estis malfermita nur en 2011, kaj tie haltas trajnoj nur en la sudorienta direkto (do for de Volksprater.

Iom post tiu haltejo estas la haltejo Rotunde, proksime de kie finiĝas la tramlinio 1. Ekde tie ĉi, la Liliputbahn trafikas paralele al la Hauptallee tra la arbaro de la verda Prater, ĝis ĝi atingas la finan haltejon Stadion (stadiono). Proksime de tiu ĉi haltejo troviĝas la plej granda piedpilka stadiono de Vieno, la Ernst-Happel-StadionPraterstadion. Tiu ĉi fina haltejo ne estu konfuzata kun la metrohaltejo Stadion, kiu troviĝas pli ol duonan kilometron fore.

La sama entrepreno, kiu funkciigas Liliputbahn, funkciigas ankaŭ Donauparkbahn en la Danuba Parko.

Eksteraj ligiloj redakti