Preĝa ligo de Attigny

En la jaro 762 okazis en la reĝa palatinujo apud Sainte-Vaubourg sinodo (latine: Concilium Attiniacense) kiu famiĝis kiel loko de fondo de la preĝa ligo de Attigny. Ĝi estas en la movado de mortmemoro la unua ekzemplo de porpreĝa repaciĝo/fratio-faro.

Partoprenis ĝin, sub la gvido de reĝo Pipino la pli juna, 22 episkopoj, kvin emerituloj episkopaj kaj 17 abatoj. Ĉeestis ankaŭ Chrodegang el Metz kiu estis estinta la instiganto por pliintensiigi la animan savon de la klerikaro (pro causa religionis ac salute animarum), kaj Megingaŭdo el Würzburg, Lullo el Majenco kaj Vilibaldo el Eichstätt.

Oni decidis fari reciprokrajn preĝojn por la mortintoj. La liganoj promesis ke ili kaj la iliaj posteuloj memoros la forpason de alia ligano per psalmorecitoj kaj mescelebroj. Ĉiu ajn zorgu ke li mem almenaŭ 30 fojojn aktivu.

Tiu ĉi konsento baziĝis sur la ideo de reciprokeco havante juran staton. Ĉi tiu ligo iĝis modelo por aliaj sinodaj fratio-faroj, ankaŭ inter abatejoj. Tiumaniere estiĝis sistemo transpasanta la landlimojn.

Por efektivigi la tuton oni disdonis kaj interŝanĝis listojn kun nomoj de mortintaj klerikoj primemorotaj. El ili ne malmultaj konserviĝis estante altvaloran fonto pri mezepoka historio. La plej konata estas la fratiĝlibro de Reichenau, de Sankt-Galo kaj Pfäfers.

Fonto redakti

  • Concilium Attiniacense, MGH Concilia aevi Karolini I,1