Preĝejo Ĉielenpreno de Mario (Dürrnberg)

Belega preĝejo Ĉielenpreno de Mario (germane: Pfarr- und Wallfahrtskirche Dürrnberg) troviĝas en Dürrnberg, urbokvartalo monta de Hallein, Aŭstrujo. Temas pri ofte frekventata pilgrimada kirko romkatolika. Patronecfesto estas ĉiujare en la 15-a de aŭgusto tiu ĉi monumentprotektota objekto.

la pilgrimada kaj Maria kirko je Dürrnberg
interno

Historio redakti

En la 12-a de jarcento jam estis estinta filia kapelo de Hallein speciale por ministoj ĉar tiam rektivis la ekspluatado de salo. En 1347 formale konfirmiĝis preĝejkonstruo.[1] La pli malfrue en 1498 starigita preĝejo[2] devis malaperi laŭ ordono de lia arkiepiskopa kaj princa moŝto Wolf Dietrich von Raitenau. De 1680 prizorgis la tuton la aŭgustenanoj de envale antaŭ reveno en la manojn de nemonaĥajn pastrojn ekde 1814. Promociiĝo paroĥa okazis en 1857 erfolgte die Erhebung zur Pfarre.

Arkitekturo redakti

En 1596 estis proklamita la devo forigi la malnovan konstruaĵon; la novan konsekris en la 19.10.1624 Markus Sittikus von Hohenems. La kirkon oni kromnomis vitran pro reflektado de marmoro ene.[3] En 1619 alvenis antaŭkirka portalo farita laŭ modelo de Domenico Fontana por la roma Baziliko Sankta Maria la Granda.[4] Inter 1729 kaj 1732 necesis enmeti novan volbon tri metrojn pli malaltan.[5] pro la nevolata etendiĝo kaj la neeblo meti apogtrabojn aliloke. Temas pri ununava renesanca konstruaĵo kun kampanilo; por ties finfaro laboris tre famaj artistoj.[6]

Orgenoj redakti

De du orgenoj vendiĝis unu en 1661 al la aŭgustenanoj envalaj je Georgo-monto. Pri la sorto de tiu ĉi instrumento nenio klaras, ĉar ĝi estis forigita en 1683. La dua restis ĝis 1860 surloke antaŭ vendiĝo al Torren (Golling). En 1860 Johann Nepomuk Carl Mauracher kreis novan instrumenton por Dürrnberg uzante registrojn el la Sankta-Spirito-orgeno de la katedralo de Salcburgo kaj la orgenfasadon el la kirko de Saalfelden. En 1969 Hermann Oettl komisiiĝis alikonstrui ĝin.

Pilgrimejo redakti

Je la monto Zinkenberg supre de la kirko estis puto Fieberbründl kun multkolora, ligna figuro de la Dipatrino el la 18-a jarcento.[7] Interne gravas la kultubilode de 1616 pri apokalipsa madono. Dekstramane ŝi tenas koron kaj nevestita sed kronita bebo sidas sur ŝia maldekstra genuo kun etenditaj manoj. Laŭtradicie skulptis la unuan Marian statuon Hans Pernegger, krimulo kiu poste ne estis ekzekutita. Nuntempe ĝi estas supre de la sakristia pordo. Kaŭzo por pilgrimado estis la revivigo de mortintaj infanoj, spero je saniĝo post ŝmiro de oleo el la ĉiam brulanta antaŭtabernakla lumo, protekto kontraŭ la pesto. Anoj de Saalfelden tiel estis ŝirmitaj antaŭ la pestepidemio de la 1600-a jaro kiuj poste flegis donaci en ĉiu sesa jaro longege brulantan kandelon. Eĉ antaŭ Maria Plain ĝi estis ŝatata pilgrimejo por el militoj revenintaj soldatoj: ekz. la partoprenintoj de la batalo ĉe Solferino (1859).[8]

Persekuto de protestantoj redakti

Plurfoje la aŭtoritatoj agadis kontraŭ la luteranoj de Dürrnberg, ekz. ĉ. la jaro 1686; tamen la plejmulto de la ministoj rezistis kontraŭ rekatoliĝo kaj tuj la predikistoj Joseph Schaitberger, Matthias Kammel kaj Simon Lindtner arestiĝis. Laŭ instigo ĉefe de jezuitoj Schaitberger devis en 1686 forlasi kun sep dekoj da samkonfesiuloj la patrujon.[9] Leopold Anton von Firmian organizis en 1731 novan forpelon kaj la lastaj protestantoj transportiĝis ŝipe al Regensburg .

Literaturo redakti

  • Gustav Gugitz: Österreichs Gnadenstätten in Kult und Brauch. Ein topographisches Handbuch zur religiösen Volkskunde in fünf Bänden, Band 5, Wien 1958.
  • Österreichische Kunsttopographie 20: Die Denkmale des politischen Bezirkes Hallein (ÖKT 20), eldonis Kunsthistorischen Institute des Bundesdenkmalamtes, Wien / Augsburg / Köln 1927.
  • Roman Schmeißner: Orgelbau in Salzburger Wallfahrtskirchen, WiKu-Verlag, Duisburg & Köln 2015, ISBN 978-3-86553-446-0

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Kunsttopographie (1927) p. 54-55
  2. Personalstand der Welt- und Ordens-Geistlichkeit der Erzdiözese Salzburg für das Jahr 1957, eldonis Erzbischöfliches Ordinariat Salzburg 1957, p. 191
  3. Johann Steinhauser: Das Leben, Regierung und Wandel des Hochwürdigisten in Gott Fürsten und Herrn Herrn Wolff Dietrichen, gewesten Erzbischofen zu Salzburg etc., eldonis Willibald Hauthaler. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, Band 13 (Salzburg 1873), p. 47.
  4. Jam por la kupolo de la katedralo de Salcburgo servis kiel modelo parto de la menciita roma baziliko!
  5. Pfarrarchiv Dürrnberg: Ältere Pfarrgeschichte, verfaßt von GR Josef Lackner 1949–1970, volumo 1, p. 201.
  6. Dehio Salzburg 1986, Wien 1986, p. 72ss.
  7. Gugitz (1958), volumo 5, p. 156
  8. Georg Stadler: Kreuzvölker und Wallfahrten im Laŭfe der Jahrhunderte. Ĉe: Salzburgs Wallfahrten in Kult und Brauch, eldonis Johannes Neuhardt (Salzburg 1986), p. 45.
  9. Friederike Zaisberger: Geschichte Salzburgs. Ĉe: Geschichte der österreichischen Bundesländer, München kaj Wien 1998, p. 158-159
47.66554313.089871