Aŭgustenana monaĥejo de Hallein

Monaĥejo de la aŭgustenanoj (germane: Augustinerkloster Hallein) troviĝis sur Georga Monteto en Hallein, Aŭstrio; ĝin fondis en 1682 lia arkiepiskopa kaj princa moŝto Max Gandolf von Kuenburg por aŭgustenanoj. En la kuro de sekularigo ĝi estis neniigita en 1810. La konstruaĵoj, incendie detruitaj en la 1943-a jaro, forigitaj estis en 1962 por havi spacon por moderna lernejo.

Hallein kun sia aŭgustenana monaĥejo (maldekstre sur Georga Monteto
(malsupra) modesta resto de iam fortimpresa ŝtuparo

Historio redakti

Jam en la 13-a jarcento surloke estis estinta Katerino-kirko. En indulgenco-skribaĵo de 1465 fare de episkopo Rudolfo de la Diocezo de Lavant la ejo nomiĝis Capella S. Georgii in monte S. Georgii. Pri ĝi konserviĝis nur desegnaĵo de 1632 de Johann Faistenauer kun gotika preĝejo kaj longa ŝtuparo supren kondukanta.

Princĉefepiskopo Wolf Dietrich von Raitenau intencis jam en 1604 krei konventeton por maksimume ok personoj (el kiuj mininume kvar estu klerikoj) laŭ la modelo de Mülln (Salcburgo), kio ne realiĝis. Sed en 1650 la aŭgustenanoj estis komisiitaj zorgi pri la pilgrimantoj al najbara, enmontara Dürrnberg. En 1661 venis de tie malnova orgeno valen.[1] Poste ili petis Salcburge pri la rajto fondi konventon vale en Hallein, ĉar la spaco rekte ĉe la pilgrimada kirko je Dürrnberg ne sufiĉis por tia celo.

Post pozitiva respondo en 1682 fare de kardinalo Max Gandolf von Kuenburg estis enkorpigita konventen ankaŭ la jam ekzistanta kirko de sur Georga Monteto. Implicite la nova konvento ankaŭ plirapidigis la kontraŭreformacion en Salcburgio kaj ĉefe en Hallein, kie la luterana kredo iam popularis inter la ministoj. Sekve ekigis oni la konstruon de klostro kiu tuŝis oblikve la ekzistantan kirkon. Jam en 1683 oni ekkonstruis novan barokan preĝejon (anstataŭigan la nebarokan) laŭ la planoj de Nicolaus Schluderpacher. La konsekriĝo festitis en la 15.10.1702. La laboroj tamen daŭris eĉ jardekojn poste: 1703 - altarbildoj, 1704 - benkaro, 1727 - ĉefaltaro, 1774 - flankaj altaroj, 1770 - predikejo, 1776 - orgeno. La enajn artaĵojn faris la pentristoj Johann Jacob Schemberger kaj Johann Michael Greiter, la ŝtonskulptisto Johann Doppler kaj la skulptisto Johann Georg Hitzl.

Neestante mem riĉa la konvento ĝuis ĉiam monajn kaj materialajn (ekz. grundajn) donacojn. Aliro konventen ĉiam eblis disde sudo, sed disde okcidento kondukis la fama baroka, ruĝmarmora ŝtuparo konstruita inter remparetoj kaj kapeloj. Monaĥejo kaj kirko kunmetitis en formo de la litero to. Meze de la kvaretaĝa konventa parto komenciĝis la okcidenta galerio de la preĝejo. Apartenis al la konvento (kies fundamenta muraro komenciĝis du etaĝojn malsupre de la kirka konstruaĵo) ĝardenoj legoma kaj frukta, somera ripozumejo kaj kegloludejo. Krome bierfarejo kun elverŝejo kaj stokejoj. Norde ankoraŭ ekzistis priora parko kun puto, ornambedoj kaj kapeleto. Unuaetaĝe (do samaltece al la preĝejo) estis, en la norda ero, refektorio kaj, en la suda ero, biblioteko. Inter ambaŭ kuŝis la sakristio kun eta kapelo de iu pia fratio. La supra etaĝo enhavis la ĉambrojn de la prioro kaj la ĉelojn de la monaĥoj.

Laŭdire temis pri unu el la plej fortimpresaj barokaj kirko de Tennengau kronite de okangula lanterno. La longa navo estis trijuga kun du flankaj kapeloj. Triumfarko dividis la longan navon de la ĥorejo. Soba kripto alireblis nur de ekstere. La stukaĵoj datumis de 1700 interrompante bildociklojn pri la vivo de Jesuo Kristo, de la apostoloj kaj de la evangeliistoj. La interno helegis danke al multo da lumaj enlasejoj. Eta orgena galerio kun Egedacher-orgeno troviĝis supre de forĝita kradaro farita de loka majstro en la 1775-a jaro.

Ĉefaltare spekteblis Sankta Georgo rajdanta kaj saltanta super du drakojn. La flankaj kapeloj kun siaj marmoraj altaroj temigis la vivon de Jozefo kaj Mario. Krome abundis ĉe la altaroj statuoj de sanktuloj.

Post sekularigo ekgastis en 1811 la distrikta tribunalo. La lasta aŭgustenano mortis en la 1815-a jaro; en 1850 la benediktanoj de Michaelbeuern estis komisiitaj administri la ejojn.

Fino de konvento kaj kirko redakti

Dum la nazia okupado de Aŭstrio oni pensis instali montete hejmon por anoj de Hitlera Junularo kaj arĥitekto Otto Strohmayr elpensis gigantajn planojn por tio kun amasaj ĉambroj, progvidantaj salonoj, laborejoj, apelaj koridoroj. La iama kirko servu kiel nova festohalo por naziaj okazigoj.[2]

En la 22.3.1943 ekis fajro en al suda klostra ero[3] kiu utiliĝis tiam prizone por militkaptitoj. La fajro iĝis fajrego kaj detruis i.a. ankaŭ grandajn partojn de la paroĥa kirko kaj la stacioj de via crucis sur strato almonte kondukanta. Kirka kaj monaĥeja tegmenttrabaroj detruiĝis sed nedamaĝitaj restis la benkaro kaj la vanddekoracioj. Ankaŭ la altareja kupolo eltenis la katastrofon sed traboj falintaj de ĝi detruis la ĉefaltaron kaj grandan pendo-krucifikson. Dume la du flankaj kapeloj ne tuŝitaj estis, nek la ambono, la orgengalerio, la rokoka kradaro, la tabernaklo, la relikviaj skeletoj de la flankaj altaroj ktp.

De la artaĵoj parto transportita estis al Michaelbeuern, parto ŝtelita. Nur la juĝeje uzitaj partoj sekurigitis per provizora tegmento. La tribunalo translokita estis en la 1950-aj jaroj. En 1959 amikara societo pri lernejfondo akiris la ruinojn kaj en 1962/63 oni ekigis la forigon. Inter 1990 kaj 1993 la komplekso lerneja ankoraŭ pligrandiĝis. Nuntempe estis tie ĉi la instruigejo Bundesgymnasium und Bundesrealgymnasium Hallein. Bedaŭrinde forigita estis tiam ankaŭ granda parto de la belega baroka ŝtuparo. Iniciativoj de kompleta rekonstruo pro veto de obstina apudloĝanto ne sukcesis.

Ĉe la piedo de la ŝtuparo estas Benedikt-kasteleto kiu ŝajne iel estas en arkitekturhistoria kunteksto kun la monaĥejo.

Literaturo redakti

  • Peter Husty: Das Augustinerkloster auf dem Georgsberg in Hallein. In: Salzburg-Archiv. 1993, volumo 16, p. 17–46.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Pfarrarchiv Dürrnberg: Ältere Pfarrgeschichte, verfasst von GR Josef Lackner 1949–1970. Volumo 1. p. 57. Citite laŭ: Roman Schmeißner: Orgelbau in Salzburger Wallfahrtskirchen. WiKu-Verlag, Duisburg/Köln 2015, ISBN 978-3-86553-446-0, p. 23, 33.
  2. Ingrid Holzschuh: Otto Strohmayr (1900–1945) Hitlers Architekt für die Neugestaltung der Stadt Salzburg im Nationalsozialismus. Disertaĵo, Universitato de Vieno.
  3. Chronik der FF Hallein
47.678512313.0929286472