Katarina de Aleksandrio

kristana sanktulino
(Alidirektita el Katarina el Aleksandrio)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Katerina de Aleksandrio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Katarina.

Sankta Katarina de Aleksandrio, ankaŭ konata kiel Sankta Katarina de la RadoGranda Martiro Sankta Katarina (greke ἡ Ἁγία Αἰκατερίνη ἡ Μεγαλομάρτυς) estas, laŭ la tradicio, kristana sanktulino kaj virgulino, kiu estis martirigita frue en la 4-a jarcento ĉe la manoj de la pagana imperiestro Maksencio. Laŭ ŝia hagiografio, ŝi estis princino kaj elstara akademiulo, kiu kristaniĝis estinte 14jaraĝa, kaj ŝi mem kristanigis aliajn centojn da personoj, eĉ la imperiestrino, kiu estis mortigita samekiel la aliaj konvertitoj. Pro tio, ke ŝi rifuzis edziniĝi al la imperiestro, ĉi-lasta kondemnis ŝin al mortigo per radumo, sed la rado rompiĝis ekde śi tuŝis ĝin; finfine ŝi estis senkapigita. Tradicio de la 8-a jarcento asertas, ke anĝeloj transportis ŝian korpon al en Monto Sinajo. Mil cent jarojn post ŝia martiriĝo, Johana de Arko identigis Katarinan kiel unu el la sanktuloj, kiuj aperis kaj konsilis al ŝi.

Sankta
Katarina de Aleksandrio
Persona informo
Naskiĝo 287
en Aleksandrio,  Romia Imperio
Morto tradicie la 25-an de novembro 305 (18-jaraĝa)
en Aleksandrio,  Romia Imperio
Mortis per senkapigo vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo misiisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Ortodoksa Eklezio kultas ŝin kiel grandan martiron, kaj ŝia memortago estas la 25-a de novembro. En la Romkatolika Eklezio ŝi estis tradicie kultata kiel unu el la 14 helpantoj en mizero. En 1969 la Romkatolika eklezio forigis ŝian festotagon de la Ĝenerala Roma Kalendaro sed ŝi daŭre estis memorita en la Roma Martirologio je la 25-a de novembro. En 2002, ŝia festotago estis restaŭrita en la katolika kalendaro sed kiel opcia festotago.

Ikono de Sankta Katarina kun rado (17-a jarcento)
Caravaggio: Sankta Katarina de Aleksandrio (1595–1596)

Vidu ankaŭ redakti