Preĝejo Ĉieliro de Maria (Kisbér)
Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en urbo Kisbér.
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria | ||
---|---|---|
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Kisbér
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Kisbér | |
Geografia situo | 47° 30′ 8″ N, 18° 1′ 38″ O (mapo)47.50214518.027256Koordinatoj: 47° 30′ 8″ N, 18° 1′ 38″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Komárom-Esztergom | |
diocezo | Győr | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiKisbér jam havis kirkon dum la mezepoko, kiu malaperis dum dominado de turkoj. Laŭ dokumento brika kirko funkciis en la 1740-aj jaroj. La nun videbla (tiam baroka) preĝejo konstruiĝis inter 1780-1791 kaj estis trakonstruita en 1825 laŭ klasikismo. Ambaŭ turoj konstruiĝis en 1828. La freskoj estis pentritaj en 1938, la fenestraj vitrobildoj pretiĝis en 1982. En 1977 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola havanta du simetriajn turojn en la fasado. Inter la senpintaj turoj meze estas la ĉefenirejo. Etaĝa, kvadrata sakristio kaj kvadrata sanktejo aliĝas al la navo. La ornamriĉa ĉefaltaro kaj la predikejo estis farita en 1889.
Apud la konstruaĵo ŝtona kruco el la 19-a jarcento estas videbla.
Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.