Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vaspör)

Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en hodiaŭa vilaĝo Vaspör, iam en Csatár [ĉatAr]. Ĝi estas signifa pilgrimloko nun nomata Pusztacsatár.

Preĝejo Ĉieliro de Maria
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Vaspör
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Vaspör
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vaspör
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Zalaegerszeg
paroĥo en Zalaháshágy, zorganto: Salomvár
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Csatár la preĝejo estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento. Pro atakoj de turkoj la preĝejo ruiniĝis. Laŭ la kredo en la 17-a jarcento katolikoj alvenis kaj post preĝejo miraklo okazis: estis montrita, kie estas kaŝita statuo pri Sankta Maria. Poste episkopoj de Győr kaj Zagrebo aranĝis pilgrimvojojn al Csatár. En 1736 la preĝejo estis rekonstruita, sed kelkaj partoj restis el la malnova preĝejo. La sakristio estis alkonstruita en 1928, la proksima domo por la pilgrimantoj en 1947. En 1946, poste en 1968 la preĝejo renoviĝis. En 1996 ŝtelistoj forportis la moveblaĵojn, tial inter 1999-2002 la preĝejo plene estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en ekstera parto de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze altiĝas la kvadrata turo reliefanta plene. Antaŭ la enirejo krucifikso estas videbla. Malantaŭ la turo troviĝiĝas la navo, kiu finiĝas en absido formanta preskaŭ kubon.

Kermesoj okazas la 15-an de aŭgusto kaj en dimanĉo proksime de la 8-a de septembro.

Fontoj redakti