Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Zalalövő)
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Zalalövő, en iama vilaĝo Zalamindszent.
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj | |
---|---|
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Zalalövő-Zalamindszent
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zalalövő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Zalaegerszeg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Plej ofte oni opinias, ke tiu ĉi romanika kirko estis konstruita proksimume en 1250. La unua mencio okazis en 1414. Pro la kontraŭturkaj bataloj la preĝejo ruiniĝis en fino de la 16-a jarcento, en 1747 ĝi estis rekonstruita, tiam oni konstruis pli grandan sanktejon. Ekde 1820 la preĝejo havas turon. En 1972 oni restaŭris la preĝejon.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La navo havas 3 romanikajn fenestrojn en la dekstra flanko, la alia flanko estas senfenestra. La absido estas duonronda.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2012-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj