Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Teleki)

Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Teleki.

Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Teleki
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio

redakti

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1271. Oni trakonstruis ĝin en la 16-a kaj 18-a jarcentoj, la sanktejo restis origina, la navo estas jam pli nova, la sakristio estis malkonstruita. Dum komence de dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, sed en la 1700-aj jaroj la nova loĝantaro estis kalvinanoj, kiuj uzis la forlasitan katolikan kirkon. En 1745 la katolikoj reakiris la konstruaĵon. En 1751 la preĝejo plene renoviĝis. En la 1900-aj jaroj oni faris la nun videblan enirejon. Inter 1971-1973 plena renoviĝo okazis, ekde tiam estas videbla fundamento de la malkonstruita sakristio.

Konstruaĵo

redakti

La preĝejo situas sola ĉe rando de la vilaĝo apud la malnova tombejo. La fasado havas meze la enirejon, antaŭe du kolonoj tenas malgrandan kovraĵon. La plej supre la malgranda turo altiĝas. La tegmento estas kovritaj per ŝindoj. Interne la baroka altaro estis farita en 1763. La triumfarko havas skulptaĵojn kun maloftaj motivoj.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj

redakti